Tro Malvarme!

15.12.2008 § 3 komentoj

Hodiaŭ la suno brilis, kaj estis nur kelkaj nuboj en la ĉielo.  Sed, kvankam la suno brilis, ĝi ne varmigis nin.  La neĝo de hieraŭ ankoraŭ restis, kaj la stratoj tuttage kovriĝis glacie.

Mi ne povis veturi ien ajn, tial mi laboris de hejmo.  Mi bonŝance laboras kun komputiloj, kaj komputiloj permesas al mi konekti de hejmo, interrete, rekte al la reto de mia kompanio, kaj per tiu reto al mia propra komputilo en mia propra kontoro.  Ne surprizante, mia tuta teamo laboris de iliaj hejmoj, ankaŭ, per komputilo, retpoŝto, kaj telefono.  Mi anticipas ke ni laboros tiel dum la tuta semajno.

Estas tro malvarme.  Aktuale, estas 25F/-4C ekstere!  Kaj, pro la vento, sentiĝas pli, pli malvarme ol tio!  Vere doloras al mi promeni ekstere dum pli ol kelkaj minutoj – mi sentas tiel, kvazaŭ miaj fingroj kaj vizaĝo estas frostitaj.  Pro la malvarmo, la neĝo kaj glacio ne iros ien ajn – ĝi restos por saluti al mi morgaŭ, kiam mi laboros de hejmo denove pro ĝi.

§ 3 Responses to Tro Malvarme!

  • Rohan Dharwadkar diras:

    Saluton!

    Estas bona ideo ekigi blogon por pratiki Esperanton. Mi renkontis ligilon kondukantan ĉi tien en forumfadeno de Lernu. Nu, jen mi estas, leganta kaj ĝuanta!

    Mi havas iujn sugestojn rilate al ĉi tiu skribaĵo. Jen estas ili:

    1. ‘…kovriĝis kun glacio.’

    Eble ‘per glacio’ aŭ ‘je glacio’ estus pli bone???

    2. ‘Kaj, per la vento, sentas pli, pli malvarme ol tio!’

    Ŝajnas al mi, ke ‘pro la vento’ estus pli bona. Plie, ‘sentas’ estas transitiva verbo, do eble ‘sentiĝas’ estus pli bona.

    3. ‘…mia vizaĝo kaj fingroj sentas frostitaj.’

    Al mi ŝajnas, ke la agon ‘sentado’ normale nur vivantaj estaĵoj povas fari. Kaj oniaj vizaĝo kaj fingroj ne estas memstaraj vivaĵoj, ĉu ne? (Almenaŭe, mi esperas ke ne!) Do eble io kiel ‘…mi sentis miajn vizaĝo kaj fingroj frostitaj.’ estus mia propono.

    Ili nur estas sugestoj, kaj povas esti ke mi eraras iel, ĉar mi mem ne estas spertegulo. 🙂

    Multajn Bondezirojn!

    -Rohan.

  • Rohan Dharwadkar diras:

    Pardonu min: mi faris unu eraron en la antaŭa komento.

    Devas esti ‘…mi sentis miajn vizaĝon kaj fingrojn frostitaj.’

  • Skatĉjo diras:

    Dankon por viaj korektaĵoj. Mi uzis viajn sugestojn kaj redaktis la tekston iom, kaj nun mia afiŝo estas pli perfekta ol antaŭe.

    1. Mi ŝanĝis ĝin antaŭ al mia unua versio. Mi ne ŝatas “je’, kaj preferas uzi la adverban formon anstataŭe (kiu signifas same).

    2. Mi opinias ke kaj “per” kaj “pro” funkcias ĝuste, tiukaze, sed mi ankaŭ ŝatas “pro” pli bone. Vi pravas, kaj mi eraris, rilate al mia netransitiva uzo de “senti”. Mi korektis ĝin.

    3. Vi denove pravas rilate al mia uzo de “senti” – mi denove uzis ĝin malĝuste. Mi ŝanĝis la frazon iom pli kiel via ekzemplo.

    Dankon, denove, kaj sentu libere korekti al mi, se vi vidos iajn ajn erarojn ĉi tie estonte. Estas la maniero per kiu mi pliboniĝas.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Tro Malvarme! at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: