Daŭre Daŭras La Daŭranta Neĝo

23.12.2008 § 2 komentoj

Lastan vendredon, mi promenis al la vendejo por aĉeti iom da manĝaĵo.  La vendejo estas ĉirkaŭ du kilometroj for, kaj la vojaĝo prenis al mi ĉirkaŭ unu horo.  Estas kutime ke mi veturigas aŭte, sed, pro la neĝo, mia aŭto ne veturas bone.  Kaj, pro la neĝo, la promenado ne estis facila ja, kiu estas la kialo ke la vojaĝo prenis tiom da tempon.

Mi tre feliĉas pro mia vendreda vizito al la vendejo.  Sabaton, tiam, kiam mi vekiĝis, mi vidis aliajn tri colojn da neĝo ekstere, kaj la neĝo daŭre venis kaj venis kaj venis… Ĝi neniam ĉesis tuttage.  Ĉe la fino de la tago, ni havis duonan metron da neĝo.  Duona metro da neĝo estas pli ol la kvantoj de la lastaj dek jaroj, kunsumite.  Tamen, mi nun ekas eluziĝi iom da aĵoj (lakto, pano, ktp.).  Estas nur limita kvanto da tio, kion mi povas porti unufoje, do mi devos promeni la du kilometrojn (kaj malantaŭen) tra la neĝo al la vendejo denove, baldaŭ.  La veterprognozistoj diras ke la temperaturo ne ŝanĝiĝos multe ĝis la semajnfino, kaj mi bezonos iomaĵojn antaŭ tiam.

Tiel finiĝas la ĉiutaga portlanda veterraporto.  Almenaŭ, dum hodiaŭ.

§ 2 Responses to Daŭre Daŭras La Daŭranta Neĝo

  • Brian diras:

    Mi loĝas en kolorado, kie neĝas almenaŭ ĉiusemajne. Tamen, mi pensas ke aliaj lokoj ricevas pli neĝon ol nin ĉiuŝtorme. Malofte ni havas pli ol ses colojn, kaj vi, en oregono, ricevis duona metron!

    Mi ŝategas legi vian blogon! Ĝi helpas min, precipe kiam mi lernas hispanan anstataŭ Esperanton. Mi ne volas forgesi kiu, tiu mi lernis!

  • Skatĉjo diras:

    La veterprognozistoj diris ĉi-matene ke ĉi tiu ŝtormo estas la plej neĝplena (por la Portlanda areo) en registrita historio. Mi povas kredi ĝin.

    Dankon por viaj komentoj! Mi feliĉas ke vi ĝuas mian taglibron, kaj ke ĝi helpas al vi (kvankam mi ne komprenas kiel ĝi helpas al vi lerni la hispanan!).

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Daŭre Daŭras La Daŭranta Neĝo at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: