Bonan Kristnaskon al Ĉiuj

24.12.2008 § Komenti

Mi bondeziras al ĉiuj sekuran, pacan, kaj feliĉan feston!  Se vi ne festus Kristnaskon, mi bondezirus al vi same, escepte de la parto pri la festo.

Hodiaŭ mi promenis al la vendejo denove, kaj aĉetis panon, lakton, kaj  frostitan hakbovaĵon. Eble tio ne ŝajnas esti tiom, sed por porti tiom du kilometrojn – ĝi pezas sufiĉe.  Bona novaĵo, tamen: la temperaturo altiĝis preter la nivelo de frostado, kaj pluvetis kelkfoje dum la tago.  La neĝo ekdegelas, kaj la temperaturo daŭre pli altiĝos dum la sekvaj kelkaj tagoj.  Ĉi-semajnfinon, la temperaturo estas prognozita atingi 47F/8C, kiu rapide degelos la neĝon.  Mi volas eldomiri, ĉar mi ne faris tiel dum preskaŭ du semajnoj (escepte de la du promenoj al la vendejo), sed nuntempe mi ankoraŭ ne povas.

Mia frato invitis al mi por festi Kristnaskon kun si kaj sia koramikino, sed, ĉar Kristnasko estas ĵus morgaŭ, mi scias ke la neĝo ne foriros bontempe.  Do, mi supozas ke mi pasigos Kristnaskon kun nur miaj du katoj, kaj la degelanta neĝo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Bonan Kristnaskon al Ĉiuj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: