Libereco Morgaŭ
27.12.2008 § Komenti
Pluvis, tiam, kiam mi vekiĝis ĉi-matene, sed la glacio sur mia strato ne degelas ĝis ĉirkaŭ tri horoj ptm (eĉ tiam, estis multe da glacio en la strato, sed mi opiniis ke mi eble povus veturi trans ĝi). Mi konsideris eldomiradon tiam, sed mi kredis ke la vendejo (kien mi plej bezonas iri) estus tre okupata – mi ne estas la nura homo kaptiĝis de la ŝtormo. Mi decidis ke morgaŭ matene mi vekiĝos pli frue ol kutime, kaj tiam mi iros al la vendejo. Mi esperas ke ĉiuj estos en iliaj preĝejoj, aŭ ankoraŭ enlitaj, kaj tiam la vendejo ne estos tro okupata. Ĉi-nokte, la temperaturo ne iĝos sub frostado, kaj tiam, kiam mi vekiĝos frue, la strato sendanĝeros.
Finfine, la neĝo foriris, kaj mi feliĉegas. Hodiaŭ estis la dek kvara tago ekde unue mi ŝlosiĝis endome pro la neĝo. Estas pli ol sufiĉe. Mi lacas de muzikverkado (mi komencis kelkajn pecojn de muziko, sed mi ne ŝatas iujn ajn el ili), mi enuiĝas de la televidilo, ktp. Mi pretas iri ekstere kaj manĝi ĉe restoracio, aĉeti ion ĉe vendejo, kaj ne revenas hejmen dum multaj horoj, kaj tiam portante novan manĝaĵon internen.
Respondi