Senneĝado

29.12.2008 § Komenti

La neĝo foriris per la pluvo, kaj estas nun preskaŭ neniom sur la tero.  Finfine mi povis veturi al aliaj lokoj.  Mi iris al la vendejo, kaj aĉetis manĝaĵon.  Post tiam, kiam mi prenis la manĝaĵon hejmen, mi iris al la bazaro por vidi se ili havis iujn ajn postkristnaskajn vendojn.  Pro la senneĝado, kaj ĉar estis dimanĉo, la bazaro estis plene da homoj, kaj estis iom freneza.

Mi neniam havis ĉelan telefonon (ĉar mi ankoraŭ loĝas en 1980), sed mi decidis ke estas finfine tempo.  Do, mi aĉetis simplan ĉelan telefonon – po $40 (usonaj dolaroj) monate por 600 minutoj.  Mi malofte telefonas iun ajn, tial mi anticipas ke la plejparto de la minutoj ĉiumonate perdos.  Precipe, mi volis la telefonon por ke mi povas preni ĝin en mia aŭto (en la okazo ke mia aŭto rompiĝis).  Sed, mi ne volas kaj ĉelan telefonon kaj ankaŭ terlinian telefonon, do, hodiaŭ mi nuligos la terlinian.  Estas strange por mi porti telefonon enpoŝe, kaj mi devos kutimigi min al ĝi.  Mi kredas ke unue mi probable forgesos porti ĝin kelkfoje.

Ĉe la bazaro mi ankaŭ serĉis por la “Wii” videoludo.  La Wii havas multe da programoj rilate al ekzerco, kaj mi bezonas komenci ekzercadon.  Sed, miaj DVDoj estas enuigaj – mi volas ion pli amuzan.  La Wii ne estas tro multekosta, kaj mi opinias ke ĝi estus amuza maniero ekzerci.  Mi ankaŭ iam ŝatus ludi videoludojn, kvankam mi ne estas vera videoludanto.  Sed, la Wii estas tre populara, kaj mi ne trovis ĝin ie ajn.  Hodiaŭ mi kredas ke mi telefonos kelkajn vendejojn kaj provos trovi unu, ie.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Senneĝado at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: