Laboro Kaj Ekzerco
30.01.2009 § Komenti
Hodiaŭ, mi kompanio anoncis ke nia feriotempo mallevos de 24 tagoj al 15 tagoj ĉiujare, komencante lundon. Ni ankaŭ ne anticipu ke ni ricevos pagopliigon tiujare. Kaj, la anonco ankaŭ diris ke la kompanio pasinte provizis tro multe da manĝaĵo al ni, kaj tiu ankaŭ mallevendos.
Sed, la anonco ankaŭ diris ke mia kompanio ne maldungos iun ajn nekutime.
Mi supozas ke mi preferas la mallevadon de feriotagoj, fojaj manĝaĵoj, kaj nepli mono pli ol la maldungado de homoj (aliuloj, aŭ, kompreneble, mi mem). Mi certe sentos la mankon de la feriotagoj.
Aliteme, mi uzis mian Wii por ekzerco kvar fojoj ekde lasta sabato. Mi ŝategas la ekzercoprogramon. Ĝi estas tre simila al miaj ekzerco-DVD-oj. Sed pli, pli bona. La programo demandas al mi se certaj ekzercoj estas tro malfacilaj aŭ ne, kaj lernas de miaj respondoj. Miaj ekzercosesioj estas nun ĝustaj por mia fizika stato; ne tro facilaj, sed ankaŭ ne tro malfacilaj.
Mia fizika stato estas malbona – ne malsana, sed mi ne ekzercis dum longa tempo. Tiam, kiam mi unue uzis la Wii, mi povis apenaŭ fari la varmiĝajn ekzercojn. Lastanokte, mi facile faris ĝin (mi kutime bonstatiĝas rapide kiam mi komencas ekzerci – kutime nur du semajnoj de ekzercado sufiĉas antaŭ mi denove sentas ke mia fizika stato bonas).
Mi ne bezonas ekzerci ĉi-nokte. Mia plano estas ekzerci dimanĉe, marde, ĵaŭde, kaj sabate. Ĝis nun mi sekvis mian planon. Mi penos daŭri tiel.
Mi Trovis Wii
24.01.2009 § Komenti
Ĵaŭdon de antaŭ unu semajno mi telefonis la vendejon “Best Buy” kaj demandis al ili se ili havis la Nintendo Wii videoludilon stokeje. La vendisto diris al mi ke ili ne havis iom, sed ke ili ricevos iom dimanĉon. Sed, li ankaŭ diris al mi ke mi estas ĉirkaŭ la 800-a homo kiu demandis la saman, kaj se mi volus Wii mi devus alveni tre frue kaj atendi vice, ĉar multe da homoj faros same.
Nu, mi ne volis Wii tiom ke mi volis vekiĝi antaŭ sunleviĝo kaj atendi en la mallumo kaj malvarmo por videoludilo.
Dimanĉon, ĉirkaŭ dek horoj atm., mi pensis al mi mem ke se Best Buy ricevas Wii-oj hodiaŭ, eble aliaj vendejoj ankaŭ ricevas iom. Nintendo ne ekspedus stokon nur al Best Buy. Do, mi telefonis la vendejon “Target”, kaj demandis al ili se ili havis la Wii stokeje. “Jes,” la vendisto diris, “ni ricevis iom lasta-nokte!”. Mi demandis se estis vico de aĉetuloj, kaj ŝi diris “ne” – estis abundaj ludiloj.
Do, mi iris al Target, enpromenis, kaj tuj aĉetis Wii.
Malfrue dimanĉon, mi iris al Best Buy por trovi Wii ludojn (Target havis Wii-ojn, sed ne multe da ludoj), kaj vidis la signon ili havis de la mateno pri la Wii – ili vendis ilin por $289 (usonaj dolaroj). Ha! Mi aĉetis mian Wii, sen atendinte vice, ĉe Target por $249!
Tiel, kiel mi antaŭskribis, mi volis Wii ĉar ĝi havas “ludojn” kiu temas pri ekzerco (ili ne estas vere ludoj, sed ili nomiĝas tion). Mi serĉis interrete por trovi la plej bonan ekzercoludon, kaj trovis ke la plej bona estas “My Fitness Coach” (Mia Saneca Trejnisto). Do, ĉi-semajne, mi serĉis por tiu ludo – mi serĉis en Best Buy, Target, kaj aliaj vendejoj, kaj ne trovis ĝin ie ajn. Sed, finfine, lasta-nokte, mi trovis ĝin ĉe Fred Meyer (alia loka vendejo).
Hodiaŭ mi komencos uzi ĝin. Mi ege bezonas ekzerci, kaj mi kredas ke la uzado de la Wii faros ekzercadon pli amuza (mi esperas). Mi skribos pri mia sperto kun la ludo malfrue.
La Opinisondo Ĉe change.org
17.01.2009 § 1 komento
Lastatempe, change.org faris opinisondon (kiu, mi kredas, estis malferma al la mondo, kaj ne ĵus por usonanoj) en kiu homoj povis kaj submeti kaj privoĉdoni ideojn por la nova usona administracio. La dek ideoj kiuj ricevis la plej balotojn prezentiĝos al Obama post sia inaŭguro.
La ideo de la instruado de Esperanto en usonaj lernejoj ne estas en la supraj dek ideoj, sed… ĝi estas en la supraj tridek, ricevis 3597 balotojn, kaj estas videbla en la listo de ideoj en la ĉefpaĝo de tiu parto de la retpaĝaro. Mi surpriziĝis ke ĝi ricevis tiom balotojn (kvankam unu el ili estas la mia), kaj feliĉas ke ĝi estas kie ĝi estas.
Kvankam mi subtenas la instruadon de Esperanto en lernejoj, ĉar mi kredas ke ĝi faras la lernadon de aliaj, pli malfacilaj, lingvoj pli facila, mi opinias ke Obama nuntempe havas pli gravajn temojn kun kiuj koncerni sin ol Esperanto. Eble post tiam, kiam li riparos la ekonomion, kaj helpos provizi sanzorgon al ĉiuj, kaj reamikigos al ni kun la cetero de la mondo… tiam, eble, li povos preni tempon por rigardi Esperanton.
Mi feliĉas ke la ideo ne estas en la supraj dek, sed ankaŭ feliĉas ke ĝi estas ankoraŭ tre alta en la listo – estas multaj, multaj ideoj ĉe la retpaĝaro, kaj la plejparto de ili ne estos malofte legita. Sed, ĉar la ideo rilate al Esperanto ricevis tiom balotojn, iu ajn kiu vizitas la retpaĝon vidos la titolon. Iom el ili interesiĝos, kaj legos la ideon. Tiel, estas tre bona reklamo por Esperanto.
Nur Unu Semajno Pli
11.01.2009 § Komenti
Dum nur iomete pli ol unu semajno, ni manflirtos adiaŭe al nia aktuala prezidento, kaj bonvenigos la novan.
Feliĉe.
Tre feliĉe.
Finfine ni liberos de la Bush administracio, kiun mi konsideras la plej malbona administracio dum modernaj tempoj. Ne ĵus la plej malbona, sed ankaŭ la plej senmora. Mi ne zorgas se ni enmilitas, usonanoj ne torturas homojn. Sed, bedaŭrinde, jes ni faris. Torturo estas nun makulo sur nia reputacio tiel, kiel mora kaj homama nacio. Mi ankoraŭ preskaŭ ne povas kredi ĝin, sed ĝi estas kredenda. Mi ne scias kion Obama planas fari pri la respondeculoj, se io ajn, sed mi esperas ke li faros tion, kio estas necesa por certigi ke ia ajn usona torturo estos klare ĉiam kontraŭleĝa.
Plejparte, mi ne tute fidelis politikistojn pasinte. Carter, Reagan, Bush I, Clinton, Bush II – mi ŝatis iom el ili pli ol la aliaj, sed mi ne tute fidelis iujn ajn el ili. Sed, mi ne sentas same pri Obama. Mi vere kredas ke li povos kompetente fari gravaĵojn (kaj ĝustaĵojn), kaj solvi iom da niaj problemoj. Eble mi nur aktuale sonĝas, kaj poste mi vekiĝos por trovi ke mi malpravis. Mi esperas ne, sed… estas ĉiam eble.
Sed, mi kredas netiele. Nun mi havas esperon por la estonto de Usono. Antaŭ kelkaj jaroj, mi ne havis tiom.
Modeloj?
10.01.2009 § Komenti
Hieraŭ-vespere mi ludis kun la retpaĝo Tiltshiftmaker, kiu permesas al oni fari bildojn kiuj aspektas tiel, kiel modeloj. Tamen, la fontbildoj ne estas de modeloj – ili estas ordinaraj fotoj al kiuj mi aplikis la “tiltshift” (klinmovan) efekton.
Ĉi tie estas foto de Portlando, kiun mi faris lastsomere ĉe la “Pittock Mansion”.
—–
Mi faris ĉi tiun bildon dum la lasta neĝŝtormo, kaj estas bildo de mia strato.
—–
Mi faris ĉi tiun kaj la sekvajn kelkajn bildojn antaŭ kelkaj jaroj, ĉe Novporto (Newport), Oregono.
—–
Kelkaj boatoj en la haveno de Novporto.
—–
Ankaŭ la haveno de Novporto.
—–
La efekto estas tre stranga, ĉar la bildoj vere aspektas kvazaŭ ili estas nur modeloj kaj ne veraĵoj. Sed, mi promesas ke ili ekis tiel, kiel normalaj fotoj de veraj lokoj. Mi provis la retpaĝon kun multaj bildoj, sed la efekto ne funkciis kun iom – bildoj devas enhavi helajn kolorojn kaj, pro la maniero de la malklariĝado, la temoj de la bildoj ne devus domini ilin (aŭ partoj de la temoj estos ankaŭ malklariĝitaj)
La Fino De La Ferio
04.01.2009 § Komenti
Hodiaŭ estas la lasta tago de mia dusemajna ferio. Morgaŭ mi devos vekiĝi pli frue ol lastatempe, vestiĝi, kaj veturi tra la malvarmo kaj pluvo al mia oficejo denove (dankinde, estos nur pluvo, kaj ne neĝo).
Pro la neĝo de antaŭ unu semajno, kiu enprizonigis al mi endome, mi sentas kvazaŭ mi havis nur duonon de mia ferio. Mi volas havi unu semajnon plu! Mi ne pretas reiri al mia oficejo.
Kion faris mi dum mia ferio? Nu… ne multe. Mi spektis iom televidilajn programojn, mi legis iom el mia libro pri muzikkomponado, mi komponis kelkajn pecetojn de muziko (sed, ne plenaj pecoj), kaj skribis multajn afiŝojn en ĉi tiu taglibro. Mi provis trovi la “Wii” videoludsistemon, sed estis neniom en la tuta urbo; la plejparto de la vendistoj diris al mi ke ili anticipas ricevi pli sekvasemajne, sed ne dum ĉi tiu semajno (kaj ili pravis – eĉ hieraŭ mi ne povis trovi unu). Oni eble pensus ke mi povis fari ĉi tiujn aĵojn eĉ tiam, kiam mi estis enprizonigita en mia domo (escepte de la trovado de la “Wii”), kaj oni pravus (kaj tiel mi faris), sed estis io pri la enprizonigado kiu ne estis trankvileca.
Do, hodiaŭ mi devas mempretigi reiri al mia oficejo. Dum mia ferio, mi enlitiĝis kutime ĉirkaŭ unu aŭ du horoj atm, sed ĉi-nokte mi devos enlitiĝi ĉe dek unu horoj ptm. Mi vekiĝis ĉirkaŭ naŭ horoj atm, sed morgaŭ (kaj dum la cetero de la semajno) mi devos vekiĝi ĉirkaŭ sep horoj atm. Kaj, tiam, kiam mi alvenos ĉe mia oficejo, mi anticipas ke mi devos legi (kaj agi pri) multegajn retpoŝtojn, de la lastaj du semajnoj. Uf. Mi laciĝas, ĵus pensante pri ĝi.
Feliĉan Novjaron!
01.01.2009 § Komenti
Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj (kaj, mi supozas, ankaŭ ĉiuj aliaj) Feliĉan Novjaron!
2008 estis nek tro bona nek tro malbona por mi. Mi perdis iom monon en la ekonomia krizo, sed ne tiom kiel aliuloj. Mia domo perdis iom valoron, sed ankaŭ ne tiom kiel aliuloj. Mia sano dum 2008 estis plejparte bona, sed dum oktobro mi spertis problemon kun mia mano (kiu estis vere problemo kun mia kolo) – mi ankoraŭ spertas ĉi tiun problemon, kvankam la tiradomaŝino faras ĝin multe pli bona. Vere, la plej malbona parto de la jaro estis la neĝo dum la lastaj du semajnoj.
Do, kvankam estis problemoj dum la jaro, ili ne estis teruraj.
Dum 2008 mi komponis nur du pecojn de muziko. Vere, mi komponis multe da pecetoj, sed mi ne ŝatas la plejparton el ili, aŭ mi ne povis pensi kiel fini ilin. Hieraŭ mi iris al la librovendejo kaj aĉetis libron pri muzika komponado. Mi komponis muzikon (amatore) dum 35 jaroj, sed estos ĉiam novaj ideoj kaj teknikoj lerni. Mi ŝatus komponi (kaj fini) pli muzikon dum la venonta jaro ol mi faris dum la lasta.
La plejbona novaĵo de 2008 estis la elekto de Obama. Mi ne povas diri al vi kiom mi feliĉas tiam, kiam mi aŭdis ke li gajnis. “Usono” ne estas nur la nomo de ĉi tiu taglibro, sed la nomo de la lando ne plu signifas kion ĝi iam faris. Mi opinias, kredas, esperas, ke Obama restaŭros la bonajn signifojn de la nomo, kiujn ni perdis dum la lastaj ok jaroj. Kaj li kaj ni komencos post nur tri semajnoj! Jej! Mi diras ĝin denove: JEJ!
Do, mi esperas por mi, por vi, kaj por ni ĉiuj, ke 2009 estos pli bona ol 2008, plene da paco, feliĉo, kaj prospero!