Feliĉan Novjaron!

01.01.2009 § Komenti

Mi deziras al ĉiuj miaj legantoj (kaj, mi supozas, ankaŭ ĉiuj aliaj) Feliĉan Novjaron!

2008 estis nek tro bona nek tro malbona por mi.  Mi perdis iom monon en la ekonomia krizo, sed ne tiom kiel aliuloj.  Mia domo perdis iom valoron, sed ankaŭ ne tiom kiel aliuloj.  Mia sano dum 2008 estis plejparte bona, sed dum oktobro mi spertis problemon kun mia mano (kiu estis vere problemo kun mia kolo) – mi ankoraŭ spertas ĉi tiun problemon, kvankam la tiradomaŝino faras ĝin multe pli bona.  Vere, la plej malbona parto de la jaro estis la neĝo dum la lastaj du semajnoj.

Do, kvankam estis problemoj dum la jaro, ili ne estis teruraj.

Dum 2008 mi komponis nur du pecojn de muziko.  Vere, mi komponis multe da pecetoj, sed mi ne ŝatas la plejparton el ili, aŭ mi ne povis pensi kiel fini ilin.  Hieraŭ mi iris al la librovendejo kaj aĉetis libron pri muzika komponado.  Mi komponis muzikon (amatore) dum 35 jaroj, sed estos ĉiam novaj ideoj kaj teknikoj lerni.  Mi ŝatus komponi (kaj fini) pli muzikon dum la venonta jaro ol mi faris dum la lasta.

La plejbona novaĵo de 2008 estis la elekto de Obama.  Mi ne povas diri al vi kiom mi feliĉas tiam, kiam mi aŭdis ke li gajnis.  “Usono” ne estas nur la nomo de ĉi tiu taglibro, sed la nomo de la lando ne plu signifas kion ĝi iam faris.  Mi opinias, kredas, esperas, ke Obama restaŭros la bonajn signifojn de la nomo, kiujn ni perdis dum la lastaj ok jaroj.  Kaj li kaj ni komencos post nur tri semajnoj!  Jej!  Mi diras ĝin denove: JEJ!

Do, mi esperas por mi, por vi, kaj por ni ĉiuj, ke 2009 estos pli bona ol 2008, plene da paco, feliĉo, kaj prospero!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Feliĉan Novjaron! at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: