La Fino De La Ferio
04.01.2009 § Komenti
Hodiaŭ estas la lasta tago de mia dusemajna ferio. Morgaŭ mi devos vekiĝi pli frue ol lastatempe, vestiĝi, kaj veturi tra la malvarmo kaj pluvo al mia oficejo denove (dankinde, estos nur pluvo, kaj ne neĝo).
Pro la neĝo de antaŭ unu semajno, kiu enprizonigis al mi endome, mi sentas kvazaŭ mi havis nur duonon de mia ferio. Mi volas havi unu semajnon plu! Mi ne pretas reiri al mia oficejo.
Kion faris mi dum mia ferio? Nu… ne multe. Mi spektis iom televidilajn programojn, mi legis iom el mia libro pri muzikkomponado, mi komponis kelkajn pecetojn de muziko (sed, ne plenaj pecoj), kaj skribis multajn afiŝojn en ĉi tiu taglibro. Mi provis trovi la “Wii” videoludsistemon, sed estis neniom en la tuta urbo; la plejparto de la vendistoj diris al mi ke ili anticipas ricevi pli sekvasemajne, sed ne dum ĉi tiu semajno (kaj ili pravis – eĉ hieraŭ mi ne povis trovi unu). Oni eble pensus ke mi povis fari ĉi tiujn aĵojn eĉ tiam, kiam mi estis enprizonigita en mia domo (escepte de la trovado de la “Wii”), kaj oni pravus (kaj tiel mi faris), sed estis io pri la enprizonigado kiu ne estis trankvileca.
Do, hodiaŭ mi devas mempretigi reiri al mia oficejo. Dum mia ferio, mi enlitiĝis kutime ĉirkaŭ unu aŭ du horoj atm, sed ĉi-nokte mi devos enlitiĝi ĉe dek unu horoj ptm. Mi vekiĝis ĉirkaŭ naŭ horoj atm, sed morgaŭ (kaj dum la cetero de la semajno) mi devos vekiĝi ĉirkaŭ sep horoj atm. Kaj, tiam, kiam mi alvenos ĉe mia oficejo, mi anticipas ke mi devos legi (kaj agi pri) multegajn retpoŝtojn, de la lastaj du semajnoj. Uf. Mi laciĝas, ĵus pensante pri ĝi.
Respondi