La Opinisondo Ĉe change.org

17.01.2009 § 1 komento

Lastatempe, change.org faris opinisondon (kiu, mi kredas, estis malferma al la mondo, kaj ne ĵus por usonanoj) en kiu homoj povis kaj submeti kaj privoĉdoni ideojn por la nova usona administracio.  La dek ideoj kiuj ricevis la plej balotojn prezentiĝos al Obama post sia inaŭguro.

La ideo de la instruado de Esperanto en usonaj lernejoj ne estas en la supraj dek ideoj, sed… ĝi estas en la supraj tridek, ricevis 3597 balotojn, kaj estas videbla en la listo de ideoj en la ĉefpaĝo de tiu parto de la retpaĝaro.  Mi surpriziĝis ke ĝi ricevis tiom balotojn (kvankam unu el ili estas la mia), kaj feliĉas ke ĝi estas kie ĝi estas.

Kvankam mi subtenas la instruadon de Esperanto en lernejoj, ĉar mi kredas ke ĝi faras la lernadon de aliaj, pli malfacilaj, lingvoj pli facila, mi opinias ke Obama nuntempe havas pli gravajn temojn kun kiuj koncerni sin ol Esperanto.  Eble post tiam, kiam li riparos la ekonomion, kaj helpos provizi sanzorgon al ĉiuj, kaj reamikigos al ni kun la cetero de la mondo… tiam, eble, li povos preni tempon por rigardi Esperanton.

Mi feliĉas ke la ideo ne estas en la supraj dek, sed ankaŭ feliĉas ke ĝi estas ankoraŭ tre alta en la listo – estas multaj, multaj ideoj ĉe la retpaĝaro, kaj la plejparto de ili ne estos malofte legita.  Sed, ĉar la ideo rilate al Esperanto ricevis tiom balotojn, iu ajn kiu vizitas la retpaĝon vidos la titolon.  Iom el ili interesiĝos, kaj legos la ideon.  Tiel, estas tre bona reklamo por Esperanto.

§ One Response to La Opinisondo Ĉe change.org

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Opinisondo Ĉe change.org at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: