Laboro Kaj Ekzerco

30.01.2009 § Komenti

Hodiaŭ, mi kompanio anoncis ke nia feriotempo mallevos de 24 tagoj al 15 tagoj ĉiujare, komencante lundon.  Ni ankaŭ ne anticipu ke ni ricevos pagopliigon tiujare.  Kaj, la anonco ankaŭ diris ke la kompanio pasinte provizis tro multe da manĝaĵo al ni, kaj tiu ankaŭ mallevendos.

Sed, la anonco ankaŭ diris ke mia kompanio ne maldungos iun ajn nekutime.

Mi supozas ke mi preferas la mallevadon de feriotagoj, fojaj manĝaĵoj, kaj nepli mono pli ol la maldungado de homoj (aliuloj, aŭ, kompreneble, mi mem).  Mi certe sentos la mankon de la feriotagoj.

Aliteme, mi uzis mian Wii por ekzerco kvar fojoj ekde lasta sabato.    Mi ŝategas la ekzercoprogramon.  Ĝi estas tre simila al miaj ekzerco-DVD-oj.  Sed pli, pli bona.  La programo demandas al mi se certaj ekzercoj estas tro malfacilaj aŭ ne, kaj lernas de miaj respondoj.  Miaj ekzercosesioj estas nun ĝustaj por mia fizika stato; ne tro facilaj, sed ankaŭ ne tro malfacilaj.

Mia fizika stato estas malbona – ne malsana, sed mi ne ekzercis dum longa tempo.  Tiam, kiam mi unue uzis la Wii, mi povis apenaŭ fari la varmiĝajn ekzercojn.  Lastanokte, mi facile faris ĝin (mi kutime bonstatiĝas rapide kiam mi komencas ekzerci – kutime nur du semajnoj de ekzercado sufiĉas antaŭ mi denove sentas ke mia fizika stato bonas).

Mi ne bezonas ekzerci ĉi-nokte.  Mia plano estas ekzerci dimanĉe, marde, ĵaŭde, kaj sabate.  Ĝis nun mi sekvis mian planon.  Mi penos daŭri tiel.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Laboro Kaj Ekzerco at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: