Radikiĝu!

28.02.2009 § 1 komento

Unue, dankon al ĉiuj miaj legantoj kiuj skribis komentojn en mia lasta afiŝo.  Ŝajnas ke Esperanto vivas ja!  Mi neniam antaŭe skribis afiŝon kiu ricevis tiom komentojn.

La punkto de mia lasta afiŝo estis ke mi opinias ke la plejbona maniero vivigas la lingvon estas uzi ĝin.  Se oni diras ke “Esperanto estas morta”, la provo ke oni malpravas estas ke estas multe da ekzemploj de ĝia ĉiutaga uzo.  Sed, Esperanto ne skribas sin mem!  Do, mi feliĉus se eĉ unu el miaj legantoj ankaŭ decidus ekskribi publike – artikoloj, taglibroj, ktp.  Io ajn, kiu montras ke homoj uzas Esperanton, almenaŭ surrete.  Denove, legado mem ne estas kreema, kaj ne produktas ion ajn.  Vere, legado mem estas amuza kaj facila, kaj skribado estas pli malfacila (ĉar oni devas pensi pri kion skribi, kaj tiam devas preni la tempon skribi ĝin), sed nur per publika skribado povas homoj vidi ke Esperanto ne estas nur malsukcesa eksperimento.

Kompreneble, la plejparto de la mondo ne zorgas pri ĉu Esperanto estas viva aŭ ne.  La plejparto de la mondo neniam aŭdis pri Esperanto!  Kaj la parto de la mondo kiu aŭdis pri Esperanto ofte kredas ke neniu parolas ĝin, kaj tial ne interesiĝas pri ĝi (ĉar kial oni lernus lingvon kiun neniu parolas?).  Do, ni devas montri ilin per ekzemplo.  Estos malrapida procezo, sed se ni ne faros tiun, tiam estos neeble.  Montru la mondon ke ni parolas ĝin, kaj ni certe ne estas neniu.

Mi opinias ke ni ne bezonas leĝojn, aŭ la akcepton de registaroj.  Ni ne bezonas ke Esperanto iĝos la oficialan interlandan lingvon de la Eŭropa Unio, aŭ aziaj landoj, aŭ similaj.  Arboj kreskas el ĝiaj radikoj ĉielen, ne de ĝiaj folioj teren.  Se oni aŭdas pri Esperanto, kaj volas lerni pri ĝi, kaj serĉas interrete, ni devas certigi ke estas multaj bonaj ekzemploj de ĝia uzo, facile trovita.  Nur tiam oni pensos ke Esperanto estas lerninda.  Se oni serĉas kaj trovas nur uzetojn, oni pensos ke Esperanto estas nur hobio por strangaj homoj.

Do, radikiĝu, kaj eble iam ni havos eĉ pli foliojn.

La Korbato

14.02.2009 § 9 komentoj

En mia kontoro, mi havas Esperantlingvan kalendaron, kiun mi presis komputile kaj kroĉis mure.  Ĝi estas tre simpla, enhavante nur la nomojn de la monatoj, kaj de la tagoj de la semajno.

Unu el miaj kunlaborantoj vidis la kalendaron, kaj demandis al mi pri kiu lingvo ĝi estas.  Mi diris al li ke ĝi estas Esperanto.  Li ridis, kaj demandis al mi kial mi havas kalendaron en morta lingvo?  Mi diris ke Esperanto ne estas morta, kaj ke multaj homoj parolas ĝin.

“Ne!  Ne!  Neniu parolas ĝin!  Ĝi estas morta.”

Kion alian povis mi diri?  Do, mi diris nenion.

Sed, mi amuziĝis.  Estas ne la unua tempo ke mi aŭdis iun diri tion.  Antaŭ tri jaroj, mia amikino Judy diris al mi, kiam ŝi unue aŭdis ke mi estis lernanto de Esperanto, “Esperanto estas morta lingvo!  Kial vi ne lernas la italan, anstataŭe?”  (Ŝi konas la italan, kaj loĝis en Romo dum sep jaroj.)  Denove, kion povis mi diri?  Tiutempe, mi provis ekspliki pri Esperanto, sed ŝi ne povis kompreni – “Esperanto estas artefarita lingvo, kaj tial estas neeble ke homoj povas paroli ĝin kiel vera lingvo.  Kaj, plejgrave: neniu parolas ĝin!

Vi, miaj legantoj, povas vidi ke Esperanto ne estas morta.  Sed vi jam sciis tion, ĉar vi povas legi ĉi tiun.  Kaj mi esperas ke vi estas viva*.

La vivoj de lingvoj venas el iliaj parolantoj.  Nenia lingvo mem havas vivon.  Tiel, mi opinias ke ĉi tiu taglibro, kaj la taglibroj de la aliaj Esperanto-parolantoj trans la interreto, kaj la Esperantaj babilejoj kaj forumoj, kaj retejoj kiel Lernu, EventEO, Libera Folio, ktp., estas partoj de la korbato de Esperanto.  Iom estas fortaj (ekzemple, Lernu), kaj iom malpli (ekzemple, mia taglibro), sed ĉiuj iel vivigas la lingvon.

Do, se vi konas Esperanton, sed ne uzas ĝin**: komencu!  Estu alia bato de la koro de Esperanto!

—————-

* Mi surpriziĝos se ne, sed surrete mi supozas ke preskaŭ iu ajn eblas.

** Legado ne validas.  Legado mem ne vivigas iun ajn – alie la latina aŭ sanskrita ankaŭ vivus ankoraŭ.

Kunsido

08.02.2009 § Komenti

Dum la lasta semajno ĉe mia kompanio, multe da homoj koleris pri la reduktiĝado de niaj feriotagoj.  Vendredon, la direktoroj de la kompanio okazigis kunsidon por priparoli la kialojn por la reduktiĝadoj de kostoj.

La ekonomiaj novaĵoj ne bonas aktuale.  Kvankam mia kompanio nuntempe havas monon, kaj nia situacio ne estas tro malbona, la mondsituacio estas ne situacio kiun la direktoroj iam vidis antaŭe.  Unu el niaj plej grandaj klientoj mem ne ricevis eĉ unu mendon dum la lasta kvarono de la pasinta jaro.   Unu el niaj konkurantoj ĵus maldungis 10% de iliaj laborantoj.  Ĉio tre malbonas.

Do, ili diris, ni devu zorgi estonte (almenaŭ, dum la venonta jaro).  Tiel, ni devus akcepti la kostoŝparantajn agojn.  Sed, unu el la direktoroj (parolante por ambaŭ) diris ke li ne volas maldungi iun ajn, ĉar kiam ni perdus homojn, tiam ni perdus ankaŭ scion.  Ĉu ni povas riski la foriradon de homoj, kiuj komprenas nian kompanion?  Ne.  Ni bezonas homojn kiuj komprenas la funkciadon de nia kompanio.  Do, anstataŭ la maldungado de iuj, li preferas havi malpli feriotagojn por ĉiuj.

Kaj mi akordas.  Mi kredas ke la plejparto de la ĉeestantoj ankaŭ akordis.

Iuj ne faris.  Nu, eble ili forirus unue, se ni devus redukti kostojn pli ol ni faras nun.

Ĉiukaze, mi feliĉas aŭdi ke nia situacio ne estas tiel malbona kiel iuj.  Mi esperas ke ĝi restos tiel.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Februaro, 2009 at Usono.