Kunsido
08.02.2009 § Komenti
Dum la lasta semajno ĉe mia kompanio, multe da homoj koleris pri la reduktiĝado de niaj feriotagoj. Vendredon, la direktoroj de la kompanio okazigis kunsidon por priparoli la kialojn por la reduktiĝadoj de kostoj.
La ekonomiaj novaĵoj ne bonas aktuale. Kvankam mia kompanio nuntempe havas monon, kaj nia situacio ne estas tro malbona, la mondsituacio estas ne situacio kiun la direktoroj iam vidis antaŭe. Unu el niaj plej grandaj klientoj mem ne ricevis eĉ unu mendon dum la lasta kvarono de la pasinta jaro. Unu el niaj konkurantoj ĵus maldungis 10% de iliaj laborantoj. Ĉio tre malbonas.
Do, ili diris, ni devu zorgi estonte (almenaŭ, dum la venonta jaro). Tiel, ni devus akcepti la kostoŝparantajn agojn. Sed, unu el la direktoroj (parolante por ambaŭ) diris ke li ne volas maldungi iun ajn, ĉar kiam ni perdus homojn, tiam ni perdus ankaŭ scion. Ĉu ni povas riski la foriradon de homoj, kiuj komprenas nian kompanion? Ne. Ni bezonas homojn kiuj komprenas la funkciadon de nia kompanio. Do, anstataŭ la maldungado de iuj, li preferas havi malpli feriotagojn por ĉiuj.
Kaj mi akordas. Mi kredas ke la plejparto de la ĉeestantoj ankaŭ akordis.
Iuj ne faris. Nu, eble ili forirus unue, se ni devus redukti kostojn pli ol ni faras nun.
Ĉiukaze, mi feliĉas aŭdi ke nia situacio ne estas tiel malbona kiel iuj. Mi esperas ke ĝi restos tiel.
Respondi