La Korbato

14.02.2009 § 9 komentoj

En mia kontoro, mi havas Esperantlingvan kalendaron, kiun mi presis komputile kaj kroĉis mure.  Ĝi estas tre simpla, enhavante nur la nomojn de la monatoj, kaj de la tagoj de la semajno.

Unu el miaj kunlaborantoj vidis la kalendaron, kaj demandis al mi pri kiu lingvo ĝi estas.  Mi diris al li ke ĝi estas Esperanto.  Li ridis, kaj demandis al mi kial mi havas kalendaron en morta lingvo?  Mi diris ke Esperanto ne estas morta, kaj ke multaj homoj parolas ĝin.

“Ne!  Ne!  Neniu parolas ĝin!  Ĝi estas morta.”

Kion alian povis mi diri?  Do, mi diris nenion.

Sed, mi amuziĝis.  Estas ne la unua tempo ke mi aŭdis iun diri tion.  Antaŭ tri jaroj, mia amikino Judy diris al mi, kiam ŝi unue aŭdis ke mi estis lernanto de Esperanto, “Esperanto estas morta lingvo!  Kial vi ne lernas la italan, anstataŭe?”  (Ŝi konas la italan, kaj loĝis en Romo dum sep jaroj.)  Denove, kion povis mi diri?  Tiutempe, mi provis ekspliki pri Esperanto, sed ŝi ne povis kompreni – “Esperanto estas artefarita lingvo, kaj tial estas neeble ke homoj povas paroli ĝin kiel vera lingvo.  Kaj, plejgrave: neniu parolas ĝin!

Vi, miaj legantoj, povas vidi ke Esperanto ne estas morta.  Sed vi jam sciis tion, ĉar vi povas legi ĉi tiun.  Kaj mi esperas ke vi estas viva*.

La vivoj de lingvoj venas el iliaj parolantoj.  Nenia lingvo mem havas vivon.  Tiel, mi opinias ke ĉi tiu taglibro, kaj la taglibroj de la aliaj Esperanto-parolantoj trans la interreto, kaj la Esperantaj babilejoj kaj forumoj, kaj retejoj kiel Lernu, EventEO, Libera Folio, ktp., estas partoj de la korbato de Esperanto.  Iom estas fortaj (ekzemple, Lernu), kaj iom malpli (ekzemple, mia taglibro), sed ĉiuj iel vivigas la lingvon.

Do, se vi konas Esperanton, sed ne uzas ĝin**: komencu!  Estu alia bato de la koro de Esperanto!

—————-

* Mi surpriziĝos se ne, sed surrete mi supozas ke preskaŭ iu ajn eblas.

** Legado ne validas.  Legado mem ne vivigas iun ajn – alie la latina aŭ sanskrita ankaŭ vivus ankoraŭ.

§ 9 Responses to La Korbato

  • Bonulo diras:

    Saluton.

    Jes, vi pravas. Nia lingvo certe vivas.
    Ĉar via artikolo kortuŝis min.

  • Blanka Meduzo diras:

    Bonulo kondukis min en cxi tien.
    La angla lingvo estas mortanta en mia kapo. Kaj la itala neniam naskigxis (krom kelkaj vortoj pri muzika signo). Mia interna Esperanto estas ankoraux bebo en mia kapo. Kaj gxi kreskas/os.

  • Dan diras:

    HOJ!

    Nia lingvo fakte estas viva, tre viva! ^^

    (Mi estimis la Esperantan Kalendaron, bonan ideon!)

    Ĝis! o/

  • Toño diras:

    Scienco naskiĝis kiam homoj rigardis la faktojn kaj ne fidis la logikon. Sed iel kaj ial multaj homoj ankoraŭ ne sukcesis enkapigi tiun bazan koncepton, kaj preferas fidi sian logikon antaŭ ol defii sian kredon per faktoj.

    Nu, kion fari? Eble iam ili sukcesos liberiĝi solaj je siaj antaŭjuĝoj.

  • Arla diras:

    Saluton! Belega simboligo.
    *batas*

  • gastulo diras:

    Heh, treege konata situacio 🙂 Oni simple ne auxdis pro la lingvo. Ni devas uzi gxin pli multe 🙂

  • Chris Duncan diras:

    Lastatempe, mi havis similan sperton. Tamen nia internacia lingvo ankoraux vivas. Estas facile malestimi ion, kion vi ne scias aux komprenas.

  • dobri diras:

    Kara RiotNrrd!
    Vi bone faris, kroĉinte E- kalendaron por propagandi la lingvon. Miaj E-amikoj ofte riproĉas min, ke mi malmulte propagandas la lingvon. Laŭ mia opinio pli gravas uzi ĝin ol nur propagandi. Tial mi uzas ĝin daŭre jam 35 jaroj, kvankam multaj homoj asertis, ke tio ne valoras. Mi kondutas laŭ proverbo: Hundoj bojas, tamen karavano paŝas plu.
    Mi deziras al vi multajn sukcesojn en via laboro!
    Salutas
    Karel

  • Mutusen diras:

    Pli-malpli pro simila kialo mi komencis Esperantan retan taglibron. Mi skribas proksimume unufoje monate, sed ne gravas. 🙂

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Korbato at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: