Radikiĝu!
28.02.2009 § 1 komento
Unue, dankon al ĉiuj miaj legantoj kiuj skribis komentojn en mia lasta afiŝo. Ŝajnas ke Esperanto vivas ja! Mi neniam antaŭe skribis afiŝon kiu ricevis tiom komentojn.
La punkto de mia lasta afiŝo estis ke mi opinias ke la plejbona maniero vivigas la lingvon estas uzi ĝin. Se oni diras ke “Esperanto estas morta”, la provo ke oni malpravas estas ke estas multe da ekzemploj de ĝia ĉiutaga uzo. Sed, Esperanto ne skribas sin mem! Do, mi feliĉus se eĉ unu el miaj legantoj ankaŭ decidus ekskribi publike – artikoloj, taglibroj, ktp. Io ajn, kiu montras ke homoj uzas Esperanton, almenaŭ surrete. Denove, legado mem ne estas kreema, kaj ne produktas ion ajn. Vere, legado mem estas amuza kaj facila, kaj skribado estas pli malfacila (ĉar oni devas pensi pri kion skribi, kaj tiam devas preni la tempon skribi ĝin), sed nur per publika skribado povas homoj vidi ke Esperanto ne estas nur malsukcesa eksperimento.
Kompreneble, la plejparto de la mondo ne zorgas pri ĉu Esperanto estas viva aŭ ne. La plejparto de la mondo neniam aŭdis pri Esperanto! Kaj la parto de la mondo kiu aŭdis pri Esperanto ofte kredas ke neniu parolas ĝin, kaj tial ne interesiĝas pri ĝi (ĉar kial oni lernus lingvon kiun neniu parolas?). Do, ni devas montri ilin per ekzemplo. Estos malrapida procezo, sed se ni ne faros tiun, tiam estos neeble. Montru la mondon ke ni parolas ĝin, kaj ni certe ne estas neniu.
Mi opinias ke ni ne bezonas leĝojn, aŭ la akcepton de registaroj. Ni ne bezonas ke Esperanto iĝos la oficialan interlandan lingvon de la Eŭropa Unio, aŭ aziaj landoj, aŭ similaj. Arboj kreskas el ĝiaj radikoj ĉielen, ne de ĝiaj folioj teren. Se oni aŭdas pri Esperanto, kaj volas lerni pri ĝi, kaj serĉas interrete, ni devas certigi ke estas multaj bonaj ekzemploj de ĝia uzo, facile trovita. Nur tiam oni pensos ke Esperanto estas lerninda. Se oni serĉas kaj trovas nur uzetojn, oni pensos ke Esperanto estas nur hobio por strangaj homoj.
Do, radikiĝu, kaj eble iam ni havos eĉ pli foliojn.
Jes, vi pravas! Se oni diras, ke esperanto ne estas uzata, ni nur povas uzi ĝin, kaj ĉiuj vidos, ke nia lingvo ne estas morta.
Kaj la interreto estas bona ilo por tio radikiĝo.