Nur Kelkaĵetoj
27.03.2009 § 2 komentoj
Nu, estis kelkaj semajnoj ekde mia lasta afiŝo. Mi bedaŭras ke mi ne havis ion ajn gravan (aŭ eĉ netrogravan) priskribi. Mi ne volas skribi pri mia projekto ĉe mia laborejo – estas tro simila al la lasta projekto. Etaj problemoj dum la testa periodo, sed ne egaj, kaj ĉiuj facile solvitaj.
Mi daŭras ekzerciĝi kun mia Wii. Kvankam mi estis pigra dum ĉi-semajno, dum ordinaraj semajnoj mi ekzerciĝas kvar fojoj, por duonhoro ĉiufoje. Ĉi-semajno mi ekzerciĝis nur dufoje, sed ĉi tiu estas la unua fojo mi faris tiel. Mi certe ekzerciĝos morgaŭ.
Mi ankaŭ daŭris pensi pri la plej bonaj manieroj disvastigi Esperanton. La plejparto de la aferoj pri kiujn mi pensis estas neeble por ordinaraj homoj. Vere, ekzemple, se ni aŭdus Esperanton per televidilo, radio, en filmoj, ktp., estus bone, sed kiom da ni povas meti ĝin en tiuj lokoj? Tre malmulte. Do, mi ankoraŭ opinias ke la plej bona maniero disvastigi Esperanton estas per la interreto. Kaj (mi opinias) la plej facila maniero disvastigi ĝin interrete estas per la skribado de publikaj Esperantaj taglibroj. Facilaj por ĉiuj.
Kaj, vere, tio estis mia monato. Nenio speciala, enhavante malmulton priskribi.
magicJack
07.03.2009 § Komenti
Mi estis tre okupata dum la lasta semajno. Ĉe mia laborejo, post pli ol unu jaro, finfine ni finis la kreadon de nova programo kaj komencis provi ĝin. La parto de la programo por kiu mia teamo estas responsa estas ĉe la centro de kvar aliaj sistemoj, kaj devas paroli kun ĉiuj kelkmaniere. Estas malsimpla projekto, sed ĝis nun niaj problemoj estis etaj. Tamen, la provado nur nun komencis, kaj daŭros multsemajne.
En januaro mi aĉetis, por la unua fojo, poŝtelefonon. Ĉar mi ne volis havi kaj poŝtelefonon kaj ankaŭ terlinion, mi forigis mian terlinion. Sed, mi trovis ke mi ne ŝatas la poŝtelefonon ĉe mia domo. Estas bone sur la vojo, sed mi loĝas apud monteto, do kiam mi ĉehejmas, estas malfacile uzi la poŝtelefonon. Iam ĝi ne povas trovi la telefonturon, kaj tiam mi ne povas uzi ĝin ĉiukaze.
Do, dum frua februaro mi aĉetis “magicJack” (magiĴako). Mi unue vidis ilin televidile. Ĝi estas skatoleto kun USB ĵako ĉe unu ekstremaĵo kaj normala telefona ĵakingo ĉe la alia. Oni konektas la ĵakon al komputilo, kaj tiam konektas la ĵakingon al normala telefono. La skatoleto instalas softvaron en la komputilo, lanĉas ĝin, kaj tiam donas al oni novan telefonnumeron. Poste, la telefono funkcias precize kiel normala telefono (tamen, la komputilo devas ŝaltiĝi – se ĝi malŝaltiĝus, la telefono ne funkcius). La kosto estas $20 (usonaj dolaroj) por la skatoleto, kaj $20 por unu jaro de servado. Jes – unu jaro!
Ĝis nun mi havas neniajn problemojn kun ĝi. Ĝi funkcias tre bone – miaj “magicJack” telefonvokoj estas tiel bonkvalitaj kiel miaj terliniaj vokoj. Mi aŭdas nenian diferencon. Tiam, kiam mi uzas la telefonon, mi aŭdas voktonon. Mi enmetas telefonnumeron, mi aŭdas sonoradon, iu respondas, kaj ni parolas – ĉiuj normalas. Ne specialaj numeroj aŭ strangaj agoj necesas; estas precize kiel mia malnova servado. Ankaŭ, mia terlinia servado kostis al mi $40 ciumonate. La “magicJack” kostis al mi $40 ĉi-jare, kaj nur $20 ciujare poste. Ĉar mi nun uzis ĝis unu monato, ĝi jam repagis al mi ĝian tutan koston.
Ĝi estas tre bona aparato.