Printempo, Impostoj, Kaj La Ekonomia Krizo
18.04.2009 § 3 komentoj
Nu, ĉiutage printempo plifortiĝas. Hieraŭ mi prenis tagon de ferio for de mia laborejo, ĉar se mi ne farus, mi perdus iom horojn (oni povas akumuli nur 120 horojn de ferio, kaj mi havas preskaŭ tiun ciferon). Tamen, hieraŭ pluvis, do mi ne faris multan ekstere. Sed, hodiaŭ belas – ne pluvo, kaj la suno estas hela. Eble mi sarkos mian malantaŭ korton; la herbaĉoj kreskiĝas forte nuntempe. Ĉiukaze, mi feliĉas ke la vintro foriras, kaj bonvenigas la pli ĝuebligan veteron.
La 15a de aprilo estis imposttago en Usono. Pro lastjara akcivendo, mi ne ricevos ristornon – anstataŭe mi devis sendi multe da mono al la registaro. Sed, tia devago ne ĝenas min – ĝi nur signifas ke mi ricevis monon lastjare, kaj tial mi feliĉas pagi ĝin. Mi preferas ricevi monon kaj pagi iom da ĝi imposte ol perdi monon kaj ne bezoni pagi iom ajn al la registaro.
La ekonomia krizo daŭras, kaj ĉi tie en Oregono ĝi tre malbonas. Nia senlaboreca cifero estas aktuale pli ol 12%; la dua plej malbona enlande. Ĝis nun la krizo ne multe influis min mem, sed mi scias ke multe da homoj tiel estas. Kaj, kvankam ĝi ne influas min nuntempe, mi bone memoras la jarojn post mia kolegia diplomito (1983). La senlaboreca cifero de tiutempo ĉi tie tre similis al nun, kaj mi ne povis trovi bonlaboron dum tre longa tempo. Do, mi komprenas la aktualan situacion tre bone, eĉ se mi ne estas en simila situacio nun. Ankaŭ, mi scias bone ke mia situacio povus ŝanĝiĝi iam ajn.
Tutmonda Varmiĝo
11.04.2009 § 3 komentoj
Lastatempe, mi pensis pri tutmonda varmiĝo. Kompreneble, mi aŭdis kaj pensis pri ĝi dum multaj jaroj, do ĝi ne estas novaĵoj al mi. Kaj mi havas iom da pensoj pri tiu afero.
La politike dekstraj diras ke homoj ne povas kaŭzi tutmondan varmiĝon, kaj tial ĝi ne okazos. La politike maldekstraj diras ke ĝi certe okazos, kaj ke homoj estas la kialo por ĝi.
Kiu pravas? Nu, mi ne estas klimatologiisto. Mi ne povas diri se ĝi okazos aŭ ne, aŭ se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne. Sed, mi komprenas ke multe da sciencistoj opinias ke ĝi okazos, kaj ke ili scias pli ol mi. Do, mi akceptas ke la sciencistoj estas probable ĝustaj.
La dekstruloj, ĉar ili ne kredas ke tutmonda varmiĝo okazos, kredas ke ni devas fari nenion. “Ia varmiĝo estas tute normala. Ĉar homoj ne povas kaŭzi ĝin, eĉ se ĝi okazos, ni povas fari nenion por ĉesigi ĝin.”
Mi opinias ke tutmonda varmiĝo ne devus esti politika, kaj ke politikaĵoj nur konfuzas la aferon. Supozu ke tutmonda varmiĝo okazos, sed ankaŭ ke homoj ne kaŭzas ĝin. Kio tiam? Ĉu ni povas fari nenion? Mi kredas ke se tutmonda varmiĝo okazos, ni devos fari multe, ĉar multaj homplenaj lokoj trovos sin subakvaj. Eble ne gravas se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne – kio gravas estas ke ĝi tre malbonos por multaj homoj. Kio (aŭ kiu) kaŭzas la problemon estas duaranga al kion ni devas fari por reagi al ĝi. Tio estas la vera problemo, ne se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne. Se Novjorko trovas sin sub kelkaj metroj da akvo, malpli gravas ĉu homoj kaŭzis ĝin – la urbo estas ankoraŭ sub kelkaj metroj da akvo! La akvo estas la problemo, ne kiu kulpiĝas.
Kompreneble, se ni vere kaŭzas ĝin (aŭ almenaŭ kontribuas al ĝi), certe ni devas pensi pri manieroj per kiu ni povas ĉesigi (aŭ malrapidigi) ĝin. Sed eĉ se ni ne kaŭzas ĝin, ni ankoraŭ devos reagi al ĝi.
Printempo Alvenetas
05.04.2009 § Komenti
Vendredon, kiam mi alhejmiris el laboro, la vetero ne tre bonis. Estis malvarme, kaj pluvis kaj hajlis sur mi (kaj sur ĉiuj aliaj, kompreneble). Hieraŭ estis plibone, sed ankoraŭ iom malvarme. Sed, hodiaŭ… tre bone. La suno brilas, kaj la temperaturo tre agrablas (aktuale 55°F/13°C, kaj ni havas nur dekunu horojn – la veterprognozistoj diris ke eble ĝi atingos 70°F/21°C malfrue hodiaŭ). Multe da la arboj floras, kaj aliaj (neflorantaj arboj) kreskas folietojn. Mi malfermis miajn fenestrojn, kaj permesas freŝan aeron eniri finfine post la longa vintro. La ventoj delikatas kaj varmetas.
Sed, la bonvetero ne daŭros. Estos varme ĝis merkredo, sed tiam estos denove malvarme kaj pluve dum la cetero de la semajno. Do, mi devas ĝui la bonveteron nun! Almenaŭ, mi povas vidi klare ke la vintro pasis, kaj ke printempo estas, se ne ankoraŭ plene ĉi tie, estos plene ĉi tie baldaŭ. Mi feliĉas ege.