Printempo Alvenetas

05.04.2009 § Komenti

Vendredon, kiam mi alhejmiris el laboro, la vetero ne tre bonis.  Estis malvarme, kaj pluvis kaj hajlis sur mi (kaj sur ĉiuj aliaj, kompreneble).  Hieraŭ estis plibone, sed ankoraŭ iom malvarme.  Sed, hodiaŭ… tre bone.  La suno brilas, kaj la temperaturo tre agrablas (aktuale 55°F/13°C, kaj ni havas nur dekunu horojn – la veterprognozistoj diris ke eble ĝi atingos 70°F/21°C malfrue hodiaŭ).  Multe da la arboj floras, kaj aliaj (neflorantaj arboj) kreskas folietojn.  Mi malfermis miajn fenestrojn, kaj permesas freŝan aeron eniri finfine post la longa vintro.  La ventoj delikatas kaj varmetas.

Sed, la bonvetero ne daŭros.  Estos varme ĝis merkredo, sed tiam estos denove malvarme kaj pluve dum la cetero de la semajno.  Do, mi devas ĝui la bonveteron nun!  Almenaŭ, mi povas vidi klare ke la vintro pasis, kaj ke printempo estas, se ne ankoraŭ plene ĉi tie, estos plene ĉi tie baldaŭ.  Mi feliĉas ege.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Printempo Alvenetas at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: