Tutmonda Varmiĝo
11.04.2009 § 3 komentoj
Lastatempe, mi pensis pri tutmonda varmiĝo. Kompreneble, mi aŭdis kaj pensis pri ĝi dum multaj jaroj, do ĝi ne estas novaĵoj al mi. Kaj mi havas iom da pensoj pri tiu afero.
La politike dekstraj diras ke homoj ne povas kaŭzi tutmondan varmiĝon, kaj tial ĝi ne okazos. La politike maldekstraj diras ke ĝi certe okazos, kaj ke homoj estas la kialo por ĝi.
Kiu pravas? Nu, mi ne estas klimatologiisto. Mi ne povas diri se ĝi okazos aŭ ne, aŭ se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne. Sed, mi komprenas ke multe da sciencistoj opinias ke ĝi okazos, kaj ke ili scias pli ol mi. Do, mi akceptas ke la sciencistoj estas probable ĝustaj.
La dekstruloj, ĉar ili ne kredas ke tutmonda varmiĝo okazos, kredas ke ni devas fari nenion. “Ia varmiĝo estas tute normala. Ĉar homoj ne povas kaŭzi ĝin, eĉ se ĝi okazos, ni povas fari nenion por ĉesigi ĝin.”
Mi opinias ke tutmonda varmiĝo ne devus esti politika, kaj ke politikaĵoj nur konfuzas la aferon. Supozu ke tutmonda varmiĝo okazos, sed ankaŭ ke homoj ne kaŭzas ĝin. Kio tiam? Ĉu ni povas fari nenion? Mi kredas ke se tutmonda varmiĝo okazos, ni devos fari multe, ĉar multaj homplenaj lokoj trovos sin subakvaj. Eble ne gravas se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne – kio gravas estas ke ĝi tre malbonos por multaj homoj. Kio (aŭ kiu) kaŭzas la problemon estas duaranga al kion ni devas fari por reagi al ĝi. Tio estas la vera problemo, ne se homoj kaŭzas ĝin aŭ ne. Se Novjorko trovas sin sub kelkaj metroj da akvo, malpli gravas ĉu homoj kaŭzis ĝin – la urbo estas ankoraŭ sub kelkaj metroj da akvo! La akvo estas la problemo, ne kiu kulpiĝas.
Kompreneble, se ni vere kaŭzas ĝin (aŭ almenaŭ kontribuas al ĝi), certe ni devas pensi pri manieroj per kiu ni povas ĉesigi (aŭ malrapidigi) ĝin. Sed eĉ se ni ne kaŭzas ĝin, ni ankoraŭ devos reagi al ĝi.
La tutmonda varmiĝo estas tre grava afero.
Sed ankoraŭ ne estas tro malfrua por ŝanĝi.
Bedaŭrinde, multe da homoj ankoraŭ ne zorgas pri tio, kaj ili vivas sian vivon.
Ah, saluton, kaj al mi plaĉas via blogo.
Dankon, ignatius! Ni akordas.
Via avataro aspektas tre simila al la avataro de Mendacapote ĉe Lernu, sed ĝi estas tro eta por mi vidi klare. Ĉu vi estas la samulo?
Mi pensas, ke tutmonda varmiĝo ne estas afero ajn. Vere vetero ĉiam ŝanĝiĝas. Tio estas preskaŭ la sola, kiun oni scias pri ĝi. La homaro faris—kaj povas fari—preskaŭ nenion por aŭ plibonigi aŭ plimalbonigi la varmecon de la terglobo. La tuta afero estas politika.