Printempo, Impostoj, Kaj La Ekonomia Krizo

18.04.2009 § 3 komentoj

Nu, ĉiutage printempo plifortiĝas.  Hieraŭ mi prenis tagon de ferio for de mia laborejo, ĉar se mi ne farus, mi perdus iom horojn (oni povas akumuli nur 120 horojn de ferio, kaj mi havas preskaŭ tiun ciferon).  Tamen, hieraŭ pluvis, do mi ne faris multan ekstere.  Sed, hodiaŭ belas – ne pluvo, kaj la suno estas hela.  Eble mi sarkos mian malantaŭ korton; la herbaĉoj kreskiĝas forte nuntempe.  Ĉiukaze, mi feliĉas ke la vintro foriras, kaj bonvenigas la pli ĝuebligan veteron.

La 15a de aprilo estis imposttago en Usono.  Pro lastjara akcivendo, mi ne ricevos ristornon – anstataŭe mi devis sendi multe da mono al la registaro.  Sed, tia devago ne ĝenas min – ĝi nur signifas ke mi ricevis monon lastjare, kaj tial mi feliĉas pagi ĝin.  Mi preferas ricevi monon kaj pagi iom da ĝi imposte ol perdi monon kaj ne bezoni pagi iom ajn al la registaro.

La ekonomia krizo daŭras, kaj ĉi tie en Oregono ĝi tre malbonas.  Nia senlaboreca cifero estas aktuale pli ol 12%; la dua plej malbona enlande.  Ĝis nun la krizo ne multe influis min mem, sed mi scias ke multe da homoj tiel estas.  Kaj, kvankam ĝi ne influas min nuntempe, mi bone memoras la jarojn post mia kolegia diplomito (1983).  La senlaboreca cifero de tiutempo ĉi tie tre similis al nun, kaj mi ne povis trovi bonlaboron dum tre longa tempo.  Do, mi komprenas la aktualan situacion tre bone, eĉ se mi ne estas en simila situacio nun.  Ankaŭ, mi scias bone ke mia situacio povus ŝanĝiĝi iam ajn.

§ 3 Responses to Printempo, Impostoj, Kaj La Ekonomia Krizo

  • Toño diras:

    La senlaboreco en Hispanio estas 17 %… kaj kreskante!

  • John Peyton diras:

    Elspezado ne povas plibonigi la situaction. Bedaŭre, tion la lasta kaj jena Usonestroj faras.

  • Skatĉjo diras:

    @Toño, la senlaboreco daŭras kreski ĉi tie ankaŭ. Lastan mardon, ĉe mia laborejo, mia projektestro subite maldungiĝis, kaj siaj responsaĵoj estis donitaj al aliulo. Ĉu mi sekvos? Mi ne scias… (sed esperas ne).

    @John, mi kredas ke elspezado de la registaro povas almenaŭ helpeti la situacion. Tiam, kiam la registaro elspezas monon, la mono ne malaperas – homoj laboras por ĝi, kaj ricevas ĝin. Kaj tiam ili elspezas ĝin mem, ktp.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Printempo, Impostoj, Kaj La Ekonomia Krizo at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: