Pli Maldungado

30.05.2009 § Komenti

Pasintsemajnon, alia projektestro ĉe mia kompanio maldungiĝis.  Ŝi ne nur estas mia amikino, ŝi ankaŭ estas la virino kiu dungis min antaŭ preskaŭ dek jaroj.  Tiufojon, ŝi estis teamestro, kvankam baldaŭ poste ŝi iĝis projektestro anstataŭe (kaj mi aniĝis en alia teamo).  Dum la jaroj kiujn ŝi laboris ĉe mia kompanio, ŝi faris bonlaboron, kaj neniu komprenas kial ŝi maldungiĝis.

Ŝi diras ke ŝi feliĉas pri la situacio.  Ŝi volas transloĝiĝi al Havajo, kaj ŝia maldungiĝo faros tion plifacila.  Ŝia edzo estas dekano de loka kolegio, kaj ili ambaŭ volas ke li baldaŭ trovos dekanlaboron ie en Havajo.  Se ne, almenaŭ li ankoraŭ havas laboron ĉi tie (do, kvankam ŝi maldungiĝis, ili ne bezonas ĉagreni pri mono).

La malbona ekonomia situacio igas multajn ŝanĝojn.  Sed, mi konas iom da homoj ĉe mia kompanio kiuj eble meritas maldungiĝi, sed estas ankoraŭ tie, kaj ankoraŭ aliaj homoj, kiuj multjare faris bonlaboron, maldungiĝas.  Mi iam miras pri la iame stultŝajnaj decidoj de miaj kompaniestroj.

Du Aferoj

23.05.2009 § Komenti

Tiel, kiel mi anticipis, post la lastsemajna ellaso de mia teama projekto al la manoj de la laboristoj, ili trovis iom pli da problemoj.  Sed, la problemoj estas ankoraŭ etaj, malgravaj, kaj ripariĝos facile.  La plejparto de la semajno, mi nur atendis aŭdi pri projektaj problemoj, kaj helpis laboristojn kompreni tiel, kiel la programo funkcias (ili trejniĝis antaŭ kelkaj semajnoj, sed iuj ne atentis, kaj nun ne memoras kiel labori kun ĝi).

* * *

Dick Cheney, bonvolu silenti!  Torturo ne estas usona valoro, kaj mi ne zorgas kiom homojn via torturo “savis” – Usono funkciis tre bone dum multaj jarcentoj sentorture, kaj ni povos fari tiel denove.  Mi ne prizorgas viajn “kialojn” por torturo.  Estis, estas, estos ĉiam ne moralaj kialoj por torturo – torturo sendemande estas krimo, kaj regantoj kiuj aprobas torturon krimulas.  Tial, mi opinias ke vi estas krimulo, kaj mi ne volas daŭri aŭdi vin aŭ viajn “kialojn” por malusonecaj agoj.  Iru for de mia televidilo, kaj malaperu de miaj okuloj!  Vi devus enprizoniĝi, sed se tio ne eblas (pro politikaj kialoj), almenaŭ eliru mian vidon.  Mi ne volas vidi vin, aŭdi vin, pripensi vin, ktp.  Vi difektis Usonon pli ol la teroristoj iam faris, kaj estas viaj ideoj kontraŭ kiujn ni devas labori.

Nova Komputilo

17.05.2009 § Komenti

Vendredon, la projekto kiun kaj mi kaj mia teamo prilaboris ekde oktobro de 2007 finfine ellasiĝis.  La projekto vere estas ankoraŭ nur pligranda provo ĝis la 1a de junio; post tiam ĉiuj uzos ĝin.  Estis nur etaj problemoj dum la pasintaj provaj sesioj, kvankam nun ke la projekto estas en la manoj de la laboristoj mi anticipas ke ni trovos pli.  Do, la sekva semajno estos probable tre okupata.

Aliteme, mi decidis ke mi ne ŝatas ke mia hejma komputilo estas supretaĝe kaj mia televidilo estas mezetaĝe.  Tiam, kiam mi spektas televidilon, mi ne povas retfoliumi, legi retpoŝtojn, ktp.  Dum la reklampaŭzoj mi devas ascendi la ŝtuparon, ete retfoliumi, kaj tiam descendi denove por daŭri spekti la televidilon.  Supren, malsupren, supren, malsupren, ktp.

Eĥ.

Do, lastan ĵaŭdon mi aĉetis kaj novan tekkomputilon kaj sendratan enkursigilon.  Hieraŭ mi instalis la enkursigilon, kaj nun povas interreti en mia loĝoĉambro, dum mi spektas televidilon.  Estas tre bone.

Mi trovis ke tekkomputiloj estas pli malmultekostaj ol mi anticipis.  La plenkosto de kaj la tekkomputilo kaj la enkursigilo kunkune estis sub $450 (usonaj dolaroj).  La komputilo (eMachine) estas tre maldika, rapida, kaj enhavas 160 gigabajtan fiksitan diskon.  Mirindas!

Dekstregaj Belistinoj

02.05.2009 § 1 komento

Lastan mardon, ĉe mia laborejo, mia projektestro subite (kaj senvole) maldungiĝis, kaj siaj responsaĵoj estis donitaj aliulen.  Aliaj projektestroj en la kompanio ankaŭ maldungiĝis samtempe (mi kredas ke estis kvin homoj entute kiuj foriris).  Mia kompanio havas 4000 laboristojn tutmonde, do kvin homoj ne sonas kiel tiom, sed mi opinias ke ili estas ankoraŭ tro multaj.  Mia eksprojektestro estas fraŭla patrino kun unu filineto – ĉiam malbonas perdi laboron, sed dum ĉi tia ekonomia situacio, pli malbonas.  Mi esperas ke ŝi povos trovi novan laboron baldaŭ, sed mi opinias ke eble malfacilos fari tiel proksimtempe.

Mi lernis lastsemajne ke nur unu el kvin usonanoj nun nomas sin “respublikanoj”.  La senatano Arlen Spector, kiu estis respublikano, ŝanĝis lian partian membrecon al la demokratoj.  Dume, la respublikanoj trovis novan proparolanton: alia belistino, Sinjorino Kalifornio, Carrie Prejean, kiu kontraŭgejas kaj kontraŭabortas.  Ĉu vere?  Ĉu Sarah Palin ne sufiĉas?  Ĉu la respublikanoj vere bezonas aliajn belistinojn paroli por ili?  Kaj ili miras kial nur unu el kvin nomas sin respublikanoj.  Kvankam mi opinias ke belistinoj – kiel iu ajn – povas inteligenti, kaj povas havi bonideojn, ĉu plibonus se la respublikajn politikistojn parolus por ilia partio, kaj lasus la belistinojn belaspekti?

Kvankam la respublika partio ne plaĉas al mi, mi opinias ke ni bezonas vivkapablan kontraŭstaran partion.  Se la respublikanoj ne povas esti tia partio, tiam ni bezonas novan.  Se la dekstregaj respublikaj frenezuloj daŭrus regi la partion, tiam la maldekstregaj demokrataj frenezuloj atingus tro multan povon.  Mi opinias ke tio malbonus.  Bonaj kontraŭstaraj partioj necesas por alporti ĉiujn centren, kiu estas la plej bona loko.  Alie, ni povus trovi nin mem tro maldekstregaj, kiu estas tiel malbona kiel esti tro dekstregaj.

Nuntempe, la respublika partio ne vivkapablas (aŭ pliiĝas tiel ciutage).  Mi esperas ke ili eventuale aŭdos la voĉon de racio, kaj movos plicentren, anstataŭ malŝparante ilian tempon kun belistinoj.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Majo, 2009 at Usono.