Dekstregaj Belistinoj
02.05.2009 § 1 komento
Lastan mardon, ĉe mia laborejo, mia projektestro subite (kaj senvole) maldungiĝis, kaj siaj responsaĵoj estis donitaj aliulen. Aliaj projektestroj en la kompanio ankaŭ maldungiĝis samtempe (mi kredas ke estis kvin homoj entute kiuj foriris). Mia kompanio havas 4000 laboristojn tutmonde, do kvin homoj ne sonas kiel tiom, sed mi opinias ke ili estas ankoraŭ tro multaj. Mia eksprojektestro estas fraŭla patrino kun unu filineto – ĉiam malbonas perdi laboron, sed dum ĉi tia ekonomia situacio, pli malbonas. Mi esperas ke ŝi povos trovi novan laboron baldaŭ, sed mi opinias ke eble malfacilos fari tiel proksimtempe.
Mi lernis lastsemajne ke nur unu el kvin usonanoj nun nomas sin “respublikanoj”. La senatano Arlen Spector, kiu estis respublikano, ŝanĝis lian partian membrecon al la demokratoj. Dume, la respublikanoj trovis novan proparolanton: alia belistino, Sinjorino Kalifornio, Carrie Prejean, kiu kontraŭgejas kaj kontraŭabortas. Ĉu vere? Ĉu Sarah Palin ne sufiĉas? Ĉu la respublikanoj vere bezonas aliajn belistinojn paroli por ili? Kaj ili miras kial nur unu el kvin nomas sin respublikanoj. Kvankam mi opinias ke belistinoj – kiel iu ajn – povas inteligenti, kaj povas havi bonideojn, ĉu plibonus se la respublikajn politikistojn parolus por ilia partio, kaj lasus la belistinojn belaspekti?
Kvankam la respublika partio ne plaĉas al mi, mi opinias ke ni bezonas vivkapablan kontraŭstaran partion. Se la respublikanoj ne povas esti tia partio, tiam ni bezonas novan. Se la dekstregaj respublikaj frenezuloj daŭrus regi la partion, tiam la maldekstregaj demokrataj frenezuloj atingus tro multan povon. Mi opinias ke tio malbonus. Bonaj kontraŭstaraj partioj necesas por alporti ĉiujn centren, kiu estas la plej bona loko. Alie, ni povus trovi nin mem tro maldekstregaj, kiu estas tiel malbona kiel esti tro dekstregaj.
Nuntempe, la respublika partio ne vivkapablas (aŭ pliiĝas tiel ciutage). Mi esperas ke ili eventuale aŭdos la voĉon de racio, kaj movos plicentren, anstataŭ malŝparante ilian tempon kun belistinoj.
Komplimentojn. Al mi plaĉas via stilo.
fabigen