Nova Komputilo
17.05.2009 § Komenti
Vendredon, la projekto kiun kaj mi kaj mia teamo prilaboris ekde oktobro de 2007 finfine ellasiĝis. La projekto vere estas ankoraŭ nur pligranda provo ĝis la 1a de junio; post tiam ĉiuj uzos ĝin. Estis nur etaj problemoj dum la pasintaj provaj sesioj, kvankam nun ke la projekto estas en la manoj de la laboristoj mi anticipas ke ni trovos pli. Do, la sekva semajno estos probable tre okupata.
Aliteme, mi decidis ke mi ne ŝatas ke mia hejma komputilo estas supretaĝe kaj mia televidilo estas mezetaĝe. Tiam, kiam mi spektas televidilon, mi ne povas retfoliumi, legi retpoŝtojn, ktp. Dum la reklampaŭzoj mi devas ascendi la ŝtuparon, ete retfoliumi, kaj tiam descendi denove por daŭri spekti la televidilon. Supren, malsupren, supren, malsupren, ktp.
Eĥ.
Do, lastan ĵaŭdon mi aĉetis kaj novan tekkomputilon kaj sendratan enkursigilon. Hieraŭ mi instalis la enkursigilon, kaj nun povas interreti en mia loĝoĉambro, dum mi spektas televidilon. Estas tre bone.
Mi trovis ke tekkomputiloj estas pli malmultekostaj ol mi anticipis. La plenkosto de kaj la tekkomputilo kaj la enkursigilo kunkune estis sub $450 (usonaj dolaroj). La komputilo (eMachine) estas tre maldika, rapida, kaj enhavas 160 gigabajtan fiksitan diskon. Mirindas!
Respondi