Du Aferoj
23.05.2009 § Komenti
Tiel, kiel mi anticipis, post la lastsemajna ellaso de mia teama projekto al la manoj de la laboristoj, ili trovis iom pli da problemoj. Sed, la problemoj estas ankoraŭ etaj, malgravaj, kaj ripariĝos facile. La plejparto de la semajno, mi nur atendis aŭdi pri projektaj problemoj, kaj helpis laboristojn kompreni tiel, kiel la programo funkcias (ili trejniĝis antaŭ kelkaj semajnoj, sed iuj ne atentis, kaj nun ne memoras kiel labori kun ĝi).
* * *
Dick Cheney, bonvolu silenti! Torturo ne estas usona valoro, kaj mi ne zorgas kiom homojn via torturo “savis” – Usono funkciis tre bone dum multaj jarcentoj sentorture, kaj ni povos fari tiel denove. Mi ne prizorgas viajn “kialojn” por torturo. Estis, estas, estos ĉiam ne moralaj kialoj por torturo – torturo sendemande estas krimo, kaj regantoj kiuj aprobas torturon krimulas. Tial, mi opinias ke vi estas krimulo, kaj mi ne volas daŭri aŭdi vin aŭ viajn “kialojn” por malusonecaj agoj. Iru for de mia televidilo, kaj malaperu de miaj okuloj! Vi devus enprizoniĝi, sed se tio ne eblas (pro politikaj kialoj), almenaŭ eliru mian vidon. Mi ne volas vidi vin, aŭdi vin, pripensi vin, ktp. Vi difektis Usonon pli ol la teroristoj iam faris, kaj estas viaj ideoj kontraŭ kiujn ni devas labori.
Respondi