Pli Maldungado
30.05.2009 § Komenti
Pasintsemajnon, alia projektestro ĉe mia kompanio maldungiĝis. Ŝi ne nur estas mia amikino, ŝi ankaŭ estas la virino kiu dungis min antaŭ preskaŭ dek jaroj. Tiufojon, ŝi estis teamestro, kvankam baldaŭ poste ŝi iĝis projektestro anstataŭe (kaj mi aniĝis en alia teamo). Dum la jaroj kiujn ŝi laboris ĉe mia kompanio, ŝi faris bonlaboron, kaj neniu komprenas kial ŝi maldungiĝis.
Ŝi diras ke ŝi feliĉas pri la situacio. Ŝi volas transloĝiĝi al Havajo, kaj ŝia maldungiĝo faros tion plifacila. Ŝia edzo estas dekano de loka kolegio, kaj ili ambaŭ volas ke li baldaŭ trovos dekanlaboron ie en Havajo. Se ne, almenaŭ li ankoraŭ havas laboron ĉi tie (do, kvankam ŝi maldungiĝis, ili ne bezonas ĉagreni pri mono).
La malbona ekonomia situacio igas multajn ŝanĝojn. Sed, mi konas iom da homoj ĉe mia kompanio kiuj eble meritas maldungiĝi, sed estas ankoraŭ tie, kaj ankoraŭ aliaj homoj, kiuj multjare faris bonlaboron, maldungiĝas. Mi iam miras pri la iame stultŝajnaj decidoj de miaj kompaniestroj.
Respondi