La Tumulto En Irano
27.06.2009 § Komenti
Tutsemajnon, mi atentis al la novaĵojn elveninte Iranon. Mi spektis la novaĵojn kaj televidile (plejparte CNN) kaj interrete (diversaj fontoj). Mi ankaŭ legis la riveron da mesaĝoj en “Twitter” (plejparte #IranElection). Kompreneble, nun ke Michael Jackson mortis, la aktualaj novaĵoj estas preskaŭ tute pri li. Sed, mi opinias ke estas nur tiom oni povas diri pri MJ (i.a., tiu situacio ne vere ŝanĝiĝos), sed la situacio en Irano certe fariĝos.
Se ni ne opiniis antaŭe (kvankam, ni tiel faris), Irano klare montris al la mondo ke ĝi estas diktaturo kaj policoŝtato. Tiel, kiel aliaj diktaturoj, ili diras ke ili estas demokratio, sed tiu estas nur bela farbo sur putra muro, kiu kovras la veron. La problemo kun tia farbo estas ke ĝi nepre senŝeliĝas. La mondo ĉiam eventuale vidas la veron.
Mi havas miksitajn pensojn pri Twitter. La problemo kun Twitter estas ke ĝi faras la okazojn de la mondo tiel, kiel videoludo. Kiom da usonaj homoj sentis ke ili estis partoprenantoj en la manifestacioj, nur ĉar ili spektis la riveron da mesaĝoj en Twitter? Sed, la diferenco estas ke ili estis hejme, en Usono, kaj neniu provis pafi ilin aŭ prenis ilin al prizono. Ili estis tute ne endanĝerigitaj (en iu ajn maniero). Ili estis nur spektantoj, sed pro iliaj furiozaj RT-oj (angle: “retweets”) kaj demandeblaj “subtenoj”, ili kredas ke ili helpis la irananojn.
Mmm. Eble. Mi ne scias certe.
Tio, kion mi scias, estas ke, malgraŭ la subteno de la usonaj “twitterazzi”, Mousavi ne estas amiko de la okcidento. Li ne estas nova politikisto; li estis parto de la 1979 revolucio, kaj estas tiel malusonemaj kiel Aĥmadineĵad. Li estas ankaŭ necedema sintenanto (angle: hardliner), kvankam eble malpli ol iuj. Sed, eble li estas malpli freneza ol Aĥmadineĵad (kiu estas frenezega).
Mi ne scias tion, kiu okazos en Irano. Ĉiukaze, mi esperas ke ĝi plejbonos por la popoloj de Irano.
Martelado
25.06.2009 § Komenti
Diable! Mi elektis malbonan tempon por mia ferio. Jes, mi ne bezonas labori, kaj tiu afero bonas, sed…
Ĉi-semajnon, konstrulaboristoj anstataŭigas la murtegaĵon sur mia domo. Mi loĝas en kundomaro, kaj ili anstataŭigas la murtegaĵojn sur ĉiuj de niaj kundomaroj. Mi ne sciis kiam ili komenciĝus, do mi ne povis plani por ĝi. Kaj, malbonŝance, ĉi-semajnon – la semajno de mia ferio – estas la tempo.
Mi devas aŭskulti al la sonoj de marteloj tuttage (kvankam ne tutnokte!). Mia enveturejo plenas kun forĵetaĵoj kaj mi ne povas veturi ien ajn. Do, mi sidas ĉi tie kaj interretas. Mi spektas la preterfluantajn mesaĝojn de Twitter pri la tumulto en Irano, mi legas la novaĵojn, kaj estas ne multe alia mi povas fari.
Aktuale, ili elprenas miajn fenestrojn. Kaj la martelado daŭras…
Neda
22.06.2009 § 1 komento
Jen Neda Agha Soltan, la irananino mortigita hieraŭ sur la stratoj de Teherano, per kuglo tra sia koro.
Ĉu ŝi aspektas kiel malamikino de la ŝtato?
Ŝi voĉdonis, kaj nur volis por sia voĉo aŭdiĝi (krimo, ĉu ne?). Do, ŝi devas esti malamikino de la ŝtato.
Kaj nun ŝia voĉo neniam denove aŭdiĝos.
Miaj pensoj estas kun la popoloj de Irano, kaj kun la familio kaj geamikoj de Neda.
Sed Neda estas nur unu el multaj. Mi imagas ke iliaj voĉoj estos plifortaj en morto ol ili estis dum vivo.
Ferio (Denove)
20.06.2009 § Komenti
Komenciĝas hodiaŭ mia duonjare dusemajna ferio. Tiel, kiel estas kutima por mi, mi ne havas konkretajn planojn. Plejparte, mi nur volas neiri al mia laborejo.
La etoso ĉe mia laborejo ĉi-jare estas tre malbona. Pasintsemajnon ankoraŭ alia laboristo en mia fako maldungiĝis. Li laboris ĉe mia kompanio dum pli ol dudek jaroj. Mi ne konis lin bone (ne tiel, kiel mi konas mian eksprojektestron), sed mi parolis kun li okaze. Dum la pasintaj kelkaj jaroj, mia fako perdis tro multe da homoj! Unu el la teamoj en mia fako nun enhavas nur novajn laboristojn – kaj ili scias nenion! Jes, iam, antaŭ dek jaroj, mi (kaj la cetero el mia teamo) ankaŭ sciis nenion, kaj ni eventuale lernis. Kompreneble, la novaj laboristoj ankaŭ lernos. La viro kiu maldungiĝis estis ano de tiu teamo, kaj estis la nura homo kiu sciis ion ajn. Nun li estas foririnta, kaj la laboro de tiu teamo estas eĉ pli malrapida kaj malbona.
Do, mi feliĉas ke mi povas neiri tien dum kelkaj semajnoj.
Tiel, kiel estas kutima por mi, mi ludos muzikon, videoludojn, kaj spektos televidilon. Mi volas fari mallongajn veturojn – eble al muzeoj, butikoj, ktp. Denove, mi kutime ne havas planojn, kaj mi ŝatas tion. Se mi havas planojn, mi sentas ke mi ne vere ferias.
Lunĉo
13.06.2009 § Komenti
Ĉe mia laborejo, ni daŭras ripari la etajn problemojn en nia nova programo. Ĉiuj ŝajnas feliĉi kun la programo, kaj multe da niaj “riparoj” estas la aldono de novaj trajtoj (kvankam iom estas veraj riparoj).
Hieraŭ, mia teamo kaj mi manĝis lunĉon kun la eksprojektestro pri kiu mi skribis antaŭafiŝe. Ŝi ankoraŭ diras ke ŝi feliĉas ke ŝi maldungiĝis, kaj mi kredas al ŝi – veras ke ŝi malfeliĉis tie dum multaj jaroj (kvankam ŝi estas kutime gajema, tial ni vere ne sciis kiom).
Ŝi diris ke ŝi parolis kun multaj aliaj ekslaboristoj el mia kompanio, kaj ŝi diris ke ĉiuj ankaŭ feliĉas. Mi komprenas. La kompanio ŝanĝiĝis multe dum la pasintaj kelkaj jaroj, kaj iuj ne ŝatas la ŝanĝojn. Ĝis nun, mi ne ŝatas iom da la ŝanĝoj ankaŭ, sed la plejparto de ili ne influas al mi multe. Do, mi restas tie nuntempe.