Ferio (Denove)
20.06.2009 § Komenti
Komenciĝas hodiaŭ mia duonjare dusemajna ferio. Tiel, kiel estas kutima por mi, mi ne havas konkretajn planojn. Plejparte, mi nur volas neiri al mia laborejo.
La etoso ĉe mia laborejo ĉi-jare estas tre malbona. Pasintsemajnon ankoraŭ alia laboristo en mia fako maldungiĝis. Li laboris ĉe mia kompanio dum pli ol dudek jaroj. Mi ne konis lin bone (ne tiel, kiel mi konas mian eksprojektestron), sed mi parolis kun li okaze. Dum la pasintaj kelkaj jaroj, mia fako perdis tro multe da homoj! Unu el la teamoj en mia fako nun enhavas nur novajn laboristojn – kaj ili scias nenion! Jes, iam, antaŭ dek jaroj, mi (kaj la cetero el mia teamo) ankaŭ sciis nenion, kaj ni eventuale lernis. Kompreneble, la novaj laboristoj ankaŭ lernos. La viro kiu maldungiĝis estis ano de tiu teamo, kaj estis la nura homo kiu sciis ion ajn. Nun li estas foririnta, kaj la laboro de tiu teamo estas eĉ pli malrapida kaj malbona.
Do, mi feliĉas ke mi povas neiri tien dum kelkaj semajnoj.
Tiel, kiel estas kutima por mi, mi ludos muzikon, videoludojn, kaj spektos televidilon. Mi volas fari mallongajn veturojn – eble al muzeoj, butikoj, ktp. Denove, mi kutime ne havas planojn, kaj mi ŝatas tion. Se mi havas planojn, mi sentas ke mi ne vere ferias.
Respondi