Neda
22.06.2009 § 1 komento
Jen Neda Agha Soltan, la irananino mortigita hieraŭ sur la stratoj de Teherano, per kuglo tra sia koro.
Ĉu ŝi aspektas kiel malamikino de la ŝtato?
Ŝi voĉdonis, kaj nur volis por sia voĉo aŭdiĝi (krimo, ĉu ne?). Do, ŝi devas esti malamikino de la ŝtato.
Kaj nun ŝia voĉo neniam denove aŭdiĝos.
Miaj pensoj estas kun la popoloj de Irano, kaj kun la familio kaj geamikoj de Neda.
Sed Neda estas nur unu el multaj. Mi imagas ke iliaj voĉoj estos plifortaj en morto ol ili estis dum vivo.
Dankon pro la bone skribita blogero kaj via solidareco kun irananoj.