Martelado

25.06.2009 § Komenti

Diable!  Mi elektis malbonan tempon por mia ferio.  Jes, mi ne bezonas labori, kaj tiu afero bonas, sed…

Ĉi-semajnon, konstrulaboristoj anstataŭigas la murtegaĵon sur mia domo.  Mi loĝas en kundomaro, kaj ili anstataŭigas la murtegaĵojn sur ĉiuj de niaj kundomaroj.  Mi ne sciis kiam ili komenciĝus, do mi ne povis plani por ĝi.  Kaj, malbonŝance, ĉi-semajnon – la semajno de mia ferio – estas la tempo.

Mi devas aŭskulti al la sonoj de marteloj tuttage (kvankam ne tutnokte!).  Mia enveturejo plenas kun forĵetaĵoj kaj mi ne povas veturi ien ajn.  Do, mi sidas ĉi tie kaj interretas.  Mi spektas la preterfluantajn mesaĝojn de Twitter pri la tumulto en Irano, mi legas la novaĵojn, kaj estas ne multe alia mi povas fari.

Aktuale, ili elprenas miajn fenestrojn.  Kaj la martelado daŭras…

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Martelado at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: