La Tumulto En Irano

27.06.2009 § Komenti

Tutsemajnon, mi atentis al la novaĵojn elveninte Iranon.  Mi spektis la novaĵojn kaj televidile (plejparte CNN) kaj interrete (diversaj fontoj).  Mi ankaŭ legis la riveron da mesaĝoj en “Twitter” (plejparte #IranElection).  Kompreneble, nun ke Michael Jackson mortis, la aktualaj novaĵoj estas preskaŭ tute pri li.  Sed, mi opinias ke estas nur tiom oni povas diri pri MJ (i.a., tiu situacio ne vere ŝanĝiĝos), sed la situacio en Irano certe fariĝos.

Se ni ne opiniis antaŭe (kvankam, ni tiel faris), Irano klare montris al la mondo ke ĝi estas diktaturo kaj policoŝtato.  Tiel, kiel aliaj diktaturoj, ili diras ke ili estas demokratio, sed tiu estas nur bela farbo sur putra muro, kiu kovras la veron.  La problemo kun tia farbo estas ke ĝi nepre senŝeliĝas.  La mondo ĉiam eventuale vidas la veron.

Mi havas miksitajn pensojn pri Twitter.  La problemo kun Twitter estas ke ĝi faras la okazojn de la mondo tiel, kiel videoludo.  Kiom da usonaj homoj sentis ke ili estis partoprenantoj en la manifestacioj, nur ĉar ili spektis la riveron da mesaĝoj en Twitter?  Sed, la diferenco estas ke ili estis hejme, en Usono, kaj neniu provis pafi ilin aŭ prenis ilin al prizono.  Ili estis tute ne endanĝerigitaj (en iu ajn maniero).  Ili estis nur spektantoj, sed pro iliaj furiozaj RT-oj (angle: “retweets”) kaj demandeblaj “subtenoj”, ili kredas ke ili helpis la irananojn.

Mmm.  Eble.  Mi ne scias certe.

Tio, kion mi scias, estas ke, malgraŭ la subteno de la usonaj “twitterazzi”, Mousavi ne estas amiko de la okcidento.  Li ne estas nova politikisto; li estis parto de la 1979 revolucio, kaj estas tiel malusonemaj kiel Aĥmadineĵad.  Li estas ankaŭ necedema sintenanto (angle: hardliner), kvankam eble malpli ol iuj.  Sed, eble li estas malpli freneza ol Aĥmadineĵad (kiu estas frenezega).

Mi ne scias tion, kiu okazos en Irano.  Ĉiukaze, mi esperas ke ĝi plejbonos por la popoloj de Irano.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading La Tumulto En Irano at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: