La Ferio, Konstruado, Kaj Vetero

18.07.2009 § Komenti

Nu, mia ferio finiĝis antaŭ kelkaj semajnoj.  Mi konfesas ke ĝi eble ne estis la plej bona ferio kiun mi iam havis.  Plejparte pro la daŭrantaj marteladoj de la konstrulaboristoj, kaj ankaŭ pro la varmega vetero.  Mi ne iris ien ajn, ĉar dum iom el la tagoj mi ne povis eliri mian domon (pro la konstruado).  Fakte, dum du el la tagoj de mia ferio, mi ankaŭ bezonis konferenci telefone kun miaj kunlaborantoj, rilate al iom da problemoj kun iom da niaj komputiloj.  Do, mi laboris eĉ dum mia ferio.

Dum la semajno post la fino de mia ferio, la vetero subite malvarmetiĝis, kaj la konstrulaboristoj eklaboris ĉe aliaj konstruaĵoj miastrate.  Bone.  Mi elektis tute la malĝustajn semajnojn por mia ferio.  Grrr.

Nun, tamen, la vetero estas denove varmega.  Tro varmega.  Sed, ĉi-jare mi aĉetis klimatizilon (kvankam nur por mia dormĉambro).  Ĝi ne tre potencas, sed ĝi ankoraŭ funkcias sufiĉe bone, kaj plifaciligas dormadon dum la varmnoktoj.

Sufiĉa Michael Jackson

02.07.2009 § 2 komentoj

Mi kredas ke mi nun havas pli informon pri la morto de Michael Jackson ol mi vere bezonas.  Ĉu ni povus reiri nun al la novaĵoj el Irano?  Aŭ pri la ekonomia krizo?  Aŭ pri la diversaj militoj, kiujn ni faradas?  Aŭ pri ktp., escepte Michael Jackson?

Ĉiam, kiam mi komencas spekti la televidajn novaĵojn, la unua afero kiun mi vidas estas pri Michael Jackson.  Kial ĉiam?  Ĉar preskaŭ ĉiom da la novaĵoj estas pri Michael Jackson.  Do, ne gravas kiam oni spektas – la novaĵoj estos pri Michael Jackson.  CNN, MS-NBC, FOX News, eĉ la kutimaj dissendaj retoj estas plejparte pri Michael Jackson.

Sufiĉas!

Kvankam mi neniam estis vera ŝatanto de Michael Jackson, mi ne malamis lin.  Mi ŝatis iom da lia verkaro.  Ekzemple, mi ŝatis la kanton “Thriller”, kaj la video ankaŭ plaĉis al mi.  Sed, plejparte mi preferas aliajn muzikstilojn, kaj tre malofte aŭskultis al lia muziko.

Mi kredis ke la Michael Jackson novaĵoj estus finita antaŭ nun, sed… eĉ hodiaŭ – multaj tagoj post lia morto – kiam mi ŝaltis la televidilon, la unua afero, kiun mi vidis, estis… Michael Jackson.  Ankoraŭ.

Estas multe da pligravaj aferoj en la mondo, okazante nuntempe, ol semajnaĝaj novaĵoj pri morta muzikisto.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Julio, 2009 at Usono.