Sufiĉa Michael Jackson

02.07.2009 § 2 komentoj

Mi kredas ke mi nun havas pli informon pri la morto de Michael Jackson ol mi vere bezonas.  Ĉu ni povus reiri nun al la novaĵoj el Irano?  Aŭ pri la ekonomia krizo?  Aŭ pri la diversaj militoj, kiujn ni faradas?  Aŭ pri ktp., escepte Michael Jackson?

Ĉiam, kiam mi komencas spekti la televidajn novaĵojn, la unua afero kiun mi vidas estas pri Michael Jackson.  Kial ĉiam?  Ĉar preskaŭ ĉiom da la novaĵoj estas pri Michael Jackson.  Do, ne gravas kiam oni spektas – la novaĵoj estos pri Michael Jackson.  CNN, MS-NBC, FOX News, eĉ la kutimaj dissendaj retoj estas plejparte pri Michael Jackson.

Sufiĉas!

Kvankam mi neniam estis vera ŝatanto de Michael Jackson, mi ne malamis lin.  Mi ŝatis iom da lia verkaro.  Ekzemple, mi ŝatis la kanton “Thriller”, kaj la video ankaŭ plaĉis al mi.  Sed, plejparte mi preferas aliajn muzikstilojn, kaj tre malofte aŭskultis al lia muziko.

Mi kredis ke la Michael Jackson novaĵoj estus finita antaŭ nun, sed… eĉ hodiaŭ – multaj tagoj post lia morto – kiam mi ŝaltis la televidilon, la unua afero, kiun mi vidis, estis… Michael Jackson.  Ankoraŭ.

Estas multe da pligravaj aferoj en la mondo, okazante nuntempe, ol semajnaĝaj novaĵoj pri morta muzikisto.

§ 2 Responses to Sufiĉa Michael Jackson

  • ĵeromo diras:

    amiko a., kiu estas sola iranano en la franca urbeto, kie li loĝas, volis partopreni en protestado pro la supozata fraŭdo en la prezidenta baloto: li lumigis kelkajn kandelojn ĉe sia fenestro memore al la mortintoj en la teheranaj manifestacioj. venis najbaro — li rakontis al mi — kaj demandis “ĉu pro la morto de mikaelo ĵakson?”. a. respondis sen rideto “jes, pro mikaelo ĵakson”.

  • Skatĉjo diras:

    Jes, estus amuzante se ne estis tiom malfeliĉe.

    Kvankam mi ne estas iranano, mi volis lerni pri la okazoj tie. Mi ne povis fari tiel televidile (pro MJ). Mi nun opinias ke la interretaj novaĵoj estas plibonaj ol la televidilaj.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Sufiĉa Michael Jackson at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: