La Ferio, Konstruado, Kaj Vetero
18.07.2009 § Komenti
Nu, mia ferio finiĝis antaŭ kelkaj semajnoj. Mi konfesas ke ĝi eble ne estis la plej bona ferio kiun mi iam havis. Plejparte pro la daŭrantaj marteladoj de la konstrulaboristoj, kaj ankaŭ pro la varmega vetero. Mi ne iris ien ajn, ĉar dum iom el la tagoj mi ne povis eliri mian domon (pro la konstruado). Fakte, dum du el la tagoj de mia ferio, mi ankaŭ bezonis konferenci telefone kun miaj kunlaborantoj, rilate al iom da problemoj kun iom da niaj komputiloj. Do, mi laboris eĉ dum mia ferio.
Dum la semajno post la fino de mia ferio, la vetero subite malvarmetiĝis, kaj la konstrulaboristoj eklaboris ĉe aliaj konstruaĵoj miastrate. Bone. Mi elektis tute la malĝustajn semajnojn por mia ferio. Grrr.
Nun, tamen, la vetero estas denove varmega. Tro varmega. Sed, ĉi-jare mi aĉetis klimatizilon (kvankam nur por mia dormĉambro). Ĝi ne tre potencas, sed ĝi ankoraŭ funkcias sufiĉe bone, kaj plifaciligas dormadon dum la varmnoktoj.
Respondi