Teeline

23.08.2009 § 7 komentoj

Antaŭ dudek jaroj, mi lernis stenan sistemon nomita “QuickScript”.  Post kelkaj jaroj, mi studis alian, kaj similan, sistemon nomita “EasyScript” kaj eĉ malfrue ankoraŭ alian sistemon nomita “Speedwriting”.  Ĉiuj el tiuj sistemoj estas bazita forte sur la latinalfabeto.  Pro tio, kvankam oni povas uzi tiujn sistemojn skribi pli rapide ol la kutima skribsistemo, ili ne estas veraj stenaj sistemoj kiel Gregg aŭ Pitman (la plej popularaj sistemoj; ambaŭ kreiĝis dum la naŭdeka jarcento).

Mi celis lerni Gregg stenon kelkfoje dum multaj jaroj.  Uzante Gregg, oni povas skribi multe pli rapide ol kun la sistemoj kiujn mi uzas.  Sed tiun sistemon tro malfacilas lerni.  La literoj estas ĉiuj tro similaj, unu al la alia, kaj oni devas skribi tre zorge.  Estas tre facile fari erarojn, aŭ skribi ion, kiun oni ne povas legi.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi trovis “novan” stenan sistemon, kiun mi ege ŝatas, nomita “Teeline”.  Vere, la sistemo kreiĝis dum 1970, do ĝi ne estas “nova”.  Sed ĝi estas pli moderna ol la aliaj.

Mi neniam antaŭe aŭdis pri Teeline, kaj la sistemo estas preskaŭ nekonata en Usono.  Sed la sistemo estas bone konata en Britio.  Fakte, por iĝi ĵurnaliston en Britio, oni devas lerni Teeline kaj skribi uzante ĝin po 100 vortoj minute.  Iuj homoj povas skribi, uzante Teeline, po 140 vortoj minute (sed ili estas praktikitaj spertuloj).  Do, ĝi havas la avantaĝojn de Gregg aŭ Pitman, sed ne la malfacilecojn.

La sistemo estas tre facila, kaj mi lernis la stenan alfabeton dum nur unu horo.  Kompreneble, por skribi rapide postulas praktikon, sed tiu sistemo ne estas preskaŭ tiel malfacila kiel Gregg aŭ Pitman, kaj mia rapido rapide kreskiĝas.  Ĝi estas tre amuza.

Do, kial oni volus lerni stenan sistemon?  Ĉu komputiloj faras stenon nenecesa?  Ha.  Iuj ŝajnas pensi tiel, kaj la populareco de stenaj sistemoj estas pli malalta ol en la pasinto.  Sed… ekde mi lernis miajn malnovajn sistemojn (kaj kombinis ilin en unu persona sistemo), mi uzas ĝin ĉiutage.  Vere.  Mi opinias ke steno estas unu el miaj plej valoraj lertecoj.  Ofte, mi devas skribi notojn, sed mi ne havas komputilon kun mi; mi havas nur paperon kaj skribilon.  Tiam, mi ne volas uzi mian tempon skribante malrapide; se mi skribas malrapide, mi ne povas kapti ĉion papere.  Kial oni volus skribi malrapide se oni povas skribi multe pli rapide, kun nur plieta peno?

Retrimedoj pri Teeline estas malfacile trovita.  Estas multe da pagendaj klasoj en Britio, sed nemulte da senkostaj rimedoj, surrete.  Sed, mi trovis senkostan libron, kiu estas havebla ĈI TIE (nur angle, bedaŭrinde).  Se vi estas interesita, vi ankaŭ povas facile lerni tiun valoran lertecon.

Malvarmeta Vetero Kaj Novaj Umiloj

09.08.2009 § 1 komento

Ho, la vetero ĉi tiu semajno estis tiom plibona.  La helaj ĉieloj foriris, kaj la kutimaj oregonaj nuboj venis.  Kun la nuboj venis ankaŭ la pli malaltajn temperaturojn, kaj mi ne povas esprimi kiom ili plaĉas al mi.  Mi ne bezonas uzi la klimatizilon, aŭ eĉ la ventumilon.  Nun mi povas sidi en mia loĝoĉambro sensvitade.  Mi deziras ke ĉi tiu vetero restos, sed mi vetas ke ni havos almenaŭ unu alian periodon de mizera varmega vetero antaŭ la aŭtuno komenciĝos.

La kostoj de mp3aj ludiloj estas nun tiom malaltaj!  Mi havas kvin-gigabajtan mp3an ludilon kiun mi aĉetis antaŭ multaj jaroj, kaj ĝi havas tian etan ekranon ke mi ne povas trovi la muzikon kiun mi deziras en ĝi.  Do, mi ne uzis ĝin dum longa tempo, kvankam mi pagis $200 (usonajn dolarojn) por ĝi.  Ĉi tiu semajno mi aĉetis novan mp3an ludilon, kun tri-cola tuŝekrano, kaj kun ok-gigabajtoj de memoro, por nur $75.  Forme, ĝi estas simila al la Apple iPhone (kvankam ĝi ne estas telefono/fotilo/komputilo – ĝi nur ludas muzikon kaj videojn, kaj montras e-librojn kaj bildojn).  Nun, se mi havas mp3on al kiu mi deziras aŭskulti, mi povas facile trovi ĝin sur la netroeta tuŝekrano.  Malkiel mia malnova ludilo, ĝi estas tre facila uzi.  Nun mi ĵus bezonas trovi novajn mp3ojn…

Ankoraŭ alia aĉeto.  Mi havis la (Wii) videoludon “Tiger Woods PGA Tour 09”, kiu estis tre amuza golfludo.  Sed, ĝi havis iom da problemoj.  Plejparte, la rulado estis tre malfacila komandi – estis tro facile trafi la golfpilkon tro forte, aŭ tro malforte, kaj tiu fakto faris la ludon tre frustra.  Tamen, mi legis pri la nova “Tiger Woods PGA Tour 10” ludo, kaj trovis ke ili (la programistoj) solvis tiun problemon en la nova ludo.  Do, mi vendis la malnovan ludon, kaj aĉetis la novan.  Mi ludis tiun ludon multe ekde mi aĉetis ĝin, kaj veras: la rula problemo estas solvita.  La ludo estas preskaŭ kiel vera golfo, kaj finfine la rulado estas facila kaj natura.

Do… malvarmeta vetero, kaj du novaj elektronikaj umiloj.  Estis bona semajno.

Jes, Alia “Estas Tro Varmege” Afiŝo

01.08.2009 § 1 komento

Lastan semajnon, ni havis rekordajn varmegajn temperaturojn ĉi tie en la Pacifika Nordokcidento.  Ekzemple, mardon, la antaŭa rekordo estis 101°F/38°C, kaj ni facile pasis tion kaj havis 107°F/42°C.  Pro la konstruado en mia najbarejo, ni daŭre devas fermi niajn fenestrojn tage, kaj mia domo iĝas neeltenebla pro la varmo.  Tiel, kiel mi antaŭskribis, ĉi-jaron mi aĉetis klimatizilon, sed ĝi estas eta kaj malvarmetigas nur mian dormĉambron.  Mi feliĉas ke mi havas ĝin, ĉar ĝi helpas min dormi.  Kaj, de lundo ĝis vendredo, dum laborhoroj, mi estas ĉe mia kontoro, kiu estas bone klimatizita.  Sed, vespere mi estas hejme, sed ne en mia dormĉambro – tiam ne bonas.

Miaj katoj ŝajne ne ŝatas la varmveteron, ankaŭ.  Ili ĵus daŭre kuŝas sur la planko, antaŭ la ventumilo en mia loĝoĉambro.  Ili estas endomaj katoj, kaj ne povas iri eksteren (kvankam, la temperaturo ne plibonas ekstere – ofte ĝi malplibonas tien).  Ili timas la klimatizilon en mia dormĉambro (ĝi iomete laŭtas), do ili neniam iras tien.  Stultaj katoj.  Mi ne povas komprenigi ilin ke la temperaturo multe plibonas, kaj ili pli komfortus, tien.

La veterprognozistoj diras ke la temperaturo ĉi tie dum la venonta semajno estos pli malvarmeta.  Mi forte antaŭĝojas tion.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Aŭgusto, 2009 at Usono.