Teeline

23.08.2009 § 7 komentoj

Antaŭ dudek jaroj, mi lernis stenan sistemon nomita “QuickScript”.  Post kelkaj jaroj, mi studis alian, kaj similan, sistemon nomita “EasyScript” kaj eĉ malfrue ankoraŭ alian sistemon nomita “Speedwriting”.  Ĉiuj el tiuj sistemoj estas bazita forte sur la latinalfabeto.  Pro tio, kvankam oni povas uzi tiujn sistemojn skribi pli rapide ol la kutima skribsistemo, ili ne estas veraj stenaj sistemoj kiel Gregg aŭ Pitman (la plej popularaj sistemoj; ambaŭ kreiĝis dum la naŭdeka jarcento).

Mi celis lerni Gregg stenon kelkfoje dum multaj jaroj.  Uzante Gregg, oni povas skribi multe pli rapide ol kun la sistemoj kiujn mi uzas.  Sed tiun sistemon tro malfacilas lerni.  La literoj estas ĉiuj tro similaj, unu al la alia, kaj oni devas skribi tre zorge.  Estas tre facile fari erarojn, aŭ skribi ion, kiun oni ne povas legi.

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi trovis “novan” stenan sistemon, kiun mi ege ŝatas, nomita “Teeline”.  Vere, la sistemo kreiĝis dum 1970, do ĝi ne estas “nova”.  Sed ĝi estas pli moderna ol la aliaj.

Mi neniam antaŭe aŭdis pri Teeline, kaj la sistemo estas preskaŭ nekonata en Usono.  Sed la sistemo estas bone konata en Britio.  Fakte, por iĝi ĵurnaliston en Britio, oni devas lerni Teeline kaj skribi uzante ĝin po 100 vortoj minute.  Iuj homoj povas skribi, uzante Teeline, po 140 vortoj minute (sed ili estas praktikitaj spertuloj).  Do, ĝi havas la avantaĝojn de Gregg aŭ Pitman, sed ne la malfacilecojn.

La sistemo estas tre facila, kaj mi lernis la stenan alfabeton dum nur unu horo.  Kompreneble, por skribi rapide postulas praktikon, sed tiu sistemo ne estas preskaŭ tiel malfacila kiel Gregg aŭ Pitman, kaj mia rapido rapide kreskiĝas.  Ĝi estas tre amuza.

Do, kial oni volus lerni stenan sistemon?  Ĉu komputiloj faras stenon nenecesa?  Ha.  Iuj ŝajnas pensi tiel, kaj la populareco de stenaj sistemoj estas pli malalta ol en la pasinto.  Sed… ekde mi lernis miajn malnovajn sistemojn (kaj kombinis ilin en unu persona sistemo), mi uzas ĝin ĉiutage.  Vere.  Mi opinias ke steno estas unu el miaj plej valoraj lertecoj.  Ofte, mi devas skribi notojn, sed mi ne havas komputilon kun mi; mi havas nur paperon kaj skribilon.  Tiam, mi ne volas uzi mian tempon skribante malrapide; se mi skribas malrapide, mi ne povas kapti ĉion papere.  Kial oni volus skribi malrapide se oni povas skribi multe pli rapide, kun nur plieta peno?

Retrimedoj pri Teeline estas malfacile trovita.  Estas multe da pagendaj klasoj en Britio, sed nemulte da senkostaj rimedoj, surrete.  Sed, mi trovis senkostan libron, kiu estas havebla ĈI TIE (nur angle, bedaŭrinde).  Se vi estas interesita, vi ankaŭ povas facile lerni tiun valoran lertecon.

§ 7 Responses to Teeline

  • dream1n diras:

    He, mi ŝatas via “mallongskribo”)

  • Blanka Meduzo diras:

    Ankaux mi, kiam mi estis mezlernanto, memlernis rapid-skribon. Sed gxi neniam estis utila.

    Kaj “shorthand” estas “steno” esperante. Certigu tion per vortaro de “lernu.net”.

  • Skatĉjo diras:

    Dankon! Mi kontrolis la Lernu vortaron, kaj ne vidis “steno” tie. Sed nun mi denove rigardis, kaj tiufoje trovis ĝin. Hm. Eble mi faris tajperaron unufoje. Mi korektos mian afiŝon.

  • Johano diras:

    Vi scias, (mi esperas,) ke la Gregg mal­long­skrib­sistemo estas <a href="http://gregg.angelfishy.net/espgrg01.shtml"havebla en Esperanto…

  • Johano diras:

    Uj, mi fuŝis la HTML-n…ĉiu-okaze la ligilo estas http://gregg.angelfishy.net/espgrg01.shtml

  • Skatĉjo diras:

    Jes, mi scias pri tiu ligilo. Vere, antaŭ kelkaj tagoj mi afiŝis tiun ligilon en la Lernu forumo!

    Laŭ mi, Gregg estas tro malfacila (eĉ kun Esperanto). Ĝi havas mallongajn liniojn, mezlongajn liniojn, kaj longajn liniojn. Do, oni devas skribi tre zorge, aŭ oni ne scias ĉu iu linio estas mallonga, mezlonga, aŭ longa. Estas tro facile fari erarojn, aŭ skribi ion kiun oni malfrue ne konas.

    Teeline havas nur mallongajn kaj longajn liniojn, kaj iom literoj havas nur unu grandon. Pro tio, mi trovas ĝin pli facila.

  • terrence diras:

    Mi jam lernis la stenon Gregg, kaj mi trovas ke unue mi tre facile faris erarojn. Sed, post kelkaj tagoj mi povis skribi preskaŭ sen erarojn. Malfeliĉe, estas ankoraŭ tre malfacile legi tion kion mi skribas. Mi devas praktiki! Kaj dankon, Johano, por la ligilo — mi esperas skribi stene esperanton.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Teeline at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: