Ludnokto Kaj Meztagmanĝo

21.09.2009 § 1 komento

Ĉi-semajnfino estis bona kaj tre okupita.

Dum la lasta jardeko, mi kaj mia antaŭa projektestro, iom da amikoj el mia laborejo, kaj iom da amikoj de tiuj amikoj, foje okazigis “ludnokton”, kiam ni kuniĝis, manĝis ĉe restoracio (aŭ havis kooperativan manĝon), kaj ludis ludojn. Sabatnokton, ni okazigis alian.

Mia antaŭa projektestro kaj sia edzo estis du el la precipaj organizantoj de niaj ludnoktoj.  Sed, ŝia edzo komencos lian novan laborpostenon en Havajo dum oktobro 1a, kaj ŝi translokiĝos Havajen probable dum decembro.  Dum la ludnokto, mi malfeliĉe pensis ke ĝi probable estis la lasta el ili.  O, ni eble havos unu plu, sed vi scias kiel ĝi funkcias.  Ĝi ne estos la samo.

Dimanĉon, mi finfine havis meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj ŝia filino Nora.  Mi ne vidis Judy dum du jaroj, kaj ne vidis Nora dum eble kvin jaroj.  Nora nun havas dek jarojn, do ŝi ŝanĝiĝis ege ekde mi laste vidis ŝin.  La meztagmanĝo estis tre amuza, kaj ni parolis pri la lastaj kelkaj jaroj.  Mi ŝategas Judy, kaj volas vidi ŝin pliofte.  Vizitoj nur dum ĉiu alijaro ne sufiĉas.

Do, bona semajnfino, kvankam kun iometa malfeliĉo.

Kelkaĵetoj

13.09.2009 § Komenti

Nu, mi pigris, kaj ne ĝisdatigis mian taglibron dum kelkaj semajnoj.  Ne multe okazis, tamen.  La vetero malvarmetiĝis (kaj nun mi estas pli komforta ol antaŭe).  Alie, tamen, ne multe priskribi.

Mi daŭras praktiki Teeline stenon, kaj skribis multe da notoj en ĝi, ĉe kaj hejmo kaj laboro.  La problemo kun la lernado de steno ne estas skribado, tamen, sed legado.  Vortoj skribitaj stene estas iam legitaj malfacile, ĉar ili mankas iom da literoj (oni kutime ellasas enajn vokalojn kaj silentajn literojn – tio faras la vortojn pli etaj, sed ankaŭ faras iom da vortoj samaspektaj).  Ankoraŭ, mia skribrapido kun Teeline estas pli rapida ol kun mia malnova sistemo.  Kaj, eĉ pli grave, miaj notoj aspektas “mojosaj”[1].  🙂

Mi havas bonnovaĵojn pri mia antaŭa projektestro (kiun mi priskribis antaŭ kelkaj monatoj, kiam ŝi maldungiĝis el mia kompanio).  Ŝia edzo havos novan oficon ĉi-monate – en Maŭio, Havajo.  Ŝi kaj sia edzo revis dum longa tempo pri translokiĝado al Havajo, kaj nun ĝi okazos.  Li iros al Havajo tre baldaŭ, sed ŝi restos Portlande ĝis eble decembro (ili devos vendi ilian domon, sed pro laboro li ne povos, do ŝi devos).  Mi feliĉas por ili.  Nun ili devos aĉeti novan havajan domon, kun multe da dormĉambroj, por ke mi povos viziti ilin!

—–

[1] Mi fakte ne ŝatas la neologisman vorton “mojosa”.  Sed… estas ne aliaj Esperantaj vortoj kiuj samsignifas.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Septembro, 2009 at Usono.