Kelkaĵetoj
13.09.2009 § Komenti
Nu, mi pigris, kaj ne ĝisdatigis mian taglibron dum kelkaj semajnoj. Ne multe okazis, tamen. La vetero malvarmetiĝis (kaj nun mi estas pli komforta ol antaŭe). Alie, tamen, ne multe priskribi.
Mi daŭras praktiki Teeline stenon, kaj skribis multe da notoj en ĝi, ĉe kaj hejmo kaj laboro. La problemo kun la lernado de steno ne estas skribado, tamen, sed legado. Vortoj skribitaj stene estas iam legitaj malfacile, ĉar ili mankas iom da literoj (oni kutime ellasas enajn vokalojn kaj silentajn literojn – tio faras la vortojn pli etaj, sed ankaŭ faras iom da vortoj samaspektaj). Ankoraŭ, mia skribrapido kun Teeline estas pli rapida ol kun mia malnova sistemo. Kaj, eĉ pli grave, miaj notoj aspektas “mojosaj”[1]. 🙂
Mi havas bonnovaĵojn pri mia antaŭa projektestro (kiun mi priskribis antaŭ kelkaj monatoj, kiam ŝi maldungiĝis el mia kompanio). Ŝia edzo havos novan oficon ĉi-monate – en Maŭio, Havajo. Ŝi kaj sia edzo revis dum longa tempo pri translokiĝado al Havajo, kaj nun ĝi okazos. Li iros al Havajo tre baldaŭ, sed ŝi restos Portlande ĝis eble decembro (ili devos vendi ilian domon, sed pro laboro li ne povos, do ŝi devos). Mi feliĉas por ili. Nun ili devos aĉeti novan havajan domon, kun multe da dormĉambroj, por ke mi povos viziti ilin!
—–
[1] Mi fakte ne ŝatas la neologisman vorton “mojosa”. Sed… estas ne aliaj Esperantaj vortoj kiuj samsignifas.
Respondi