Ludnokto Kaj Meztagmanĝo
21.09.2009 § 1 komento
Ĉi-semajnfino estis bona kaj tre okupita.
Dum la lasta jardeko, mi kaj mia antaŭa projektestro, iom da amikoj el mia laborejo, kaj iom da amikoj de tiuj amikoj, foje okazigis “ludnokton”, kiam ni kuniĝis, manĝis ĉe restoracio (aŭ havis kooperativan manĝon), kaj ludis ludojn. Sabatnokton, ni okazigis alian.
Mia antaŭa projektestro kaj sia edzo estis du el la precipaj organizantoj de niaj ludnoktoj. Sed, ŝia edzo komencos lian novan laborpostenon en Havajo dum oktobro 1a, kaj ŝi translokiĝos Havajen probable dum decembro. Dum la ludnokto, mi malfeliĉe pensis ke ĝi probable estis la lasta el ili. O, ni eble havos unu plu, sed vi scias kiel ĝi funkcias. Ĝi ne estos la samo.
Dimanĉon, mi finfine havis meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj ŝia filino Nora. Mi ne vidis Judy dum du jaroj, kaj ne vidis Nora dum eble kvin jaroj. Nora nun havas dek jarojn, do ŝi ŝanĝiĝis ege ekde mi laste vidis ŝin. La meztagmanĝo estis tre amuza, kaj ni parolis pri la lastaj kelkaj jaroj. Mi ŝategas Judy, kaj volas vidi ŝin pliofte. Vizitoj nur dum ĉiu alijaro ne sufiĉas.
Do, bona semajnfino, kvankam kun iometa malfeliĉo.
Saluton. Mi vidas kelkajn eraretojn en via blogero:
meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj sian filinon Nora.
Estu: meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj ŝia filino Nora
(Never use -n after the preposition “kun”. Also, use “ŝia” here because “sia” would refer back to the subject, which is “mi”. The pronoun “si” is only used to refer back to the subject of a sentence.)
Mi ne vidis Judy dum du jaroj, kaj ne vidis Nora…
Estu: Mi ne vidis Judyn dum du jaroj, kaj ne vidis Noran…
Mi ŝategas Judy…
Estu: Mi ŝategas Judyn,
When you have a person’s name, and if the person is the direct object, it still needs an -n added to it like all objects. If the name ends in a consonant, then add -on instead of just -n. (or write Judy-n, but I think it looks better without a hyphen). 🙂
Now you can go and correct something on my blog. I would appreciate any constructive criticism. 🙂