NI Komplete

25.10.2009 § 8 komentoj

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi mendis (kaj ricevis) aron de softvaraj sintezatoroj de Native Instruments (NI).  La aro nomiĝas “Komplete 6“, kaj enhavas ses sintezatorojn.  Tiuj sintezatoroj estas tre multekostaj tiam, kiam oni aĉetus ilin aparte ($1713 usonaj dolaroj).  Sed, ĉar mi jam posedis unu el la aro, mi povis aĉeti ĉiujn por nur $339.  Do, dum la lastaj kelkaj semajnoj, mia vera loko estis en la lando de sintezatoroj.

La instrumentoj nomiĝas: Absynth, FM8, Battery, Reaktor, Massive, kaj Kontakt.  Ĉiuj estas malsamaj de la aliaj, kaj do ĉiuj havas malsamajn fortojn kaj malfortojn.  Tamen, ĉiuj sonas tre bonaj – tiuj instrumentoj ofte uziĝas por la sonstrekoj de kinfilmoj aŭ televidaj spektakloj.

Do, mi komencis komponi novajn muzikojn, kun miaj novaj instrumentoj.  Mi estas lerta je komencado, tamen.  Finado estas pli malfacila.

Do, dum mi ludis kun miaj novaj ludiloj, mi ne respondis al miaj komentantoj de la lastaj kelkaj afiŝoj.

Do…

Mi ne kredas ke unu homo en Oslo povas ekspliki LA vidpunkton de Norvegio kaj Eŭropo, ĉar ne estas UNU vidpunkto.  Ĉu vi kredas ke mi estas ia stultulo?  🙂  Sed, la vidpunkto de homo en Eŭropo, pri Eŭropo, estas probable pli signifa ol la vidpunkto pri Eŭropo de homo en (ekzemple) Kansas.  La norvegianoj donis la premion al Obama, miaj usonaj amikoj ne komprenis, kaj mia norvegia amikino donis al mi kompreneblajn kialojn.  Ĉu mi forĵeti ŝian opinion, ĉar ŝi ne povas paroli por ĉiuj homoj en Eŭropo?  Se estas UNU homo en Eŭropo kiu ne akordas, ĉu tiam ŝiaj kialoj ne ĝustas?  Pfft.

Rilate al nomoj…  Tiam, kiam mi uzas neesperantajn nomojn (Obama, Judy, Native Instruments, ktp.), mi konsideras ilin fremdaj terminoj.  Mi ne ŝanĝas iliajn literumadojn, kaj ne traktas ilin kiel esperantaj vortoj.  Mi opinias ke la reguloj de Esperanto ne aplikiĝas al ili.  Tial, mi ne uzas la akuzativan finon por ili.  Se mi uzas SVOn kiam mi uzas fremdajn nomojn, mi opinias ke la signifo klaras.  La aldono de -n al vortoj kiuj ne estas konstruitaj ricevi ĝin ne ĝustas.  “Judyn” estas terura!  Mi preferas skribi “Judy”, eĉ kiam ŝi estas la rekta objekto.

Obama Kaj La Nobel-Premio

10.10.2009 § 4 komentoj

Hieraŭ mi surpriziĝis aŭdi ke Obama gajnis la Nobel-Premion Pri Paco.  Mi parolis kun multaj el miaj kunlaborantoj, kaj ili surpriziĝis ankaŭ.  El ĉiuj el la Obama-subtenantoj kiujn mi konas (multaj homoj), neniu opiniis ke li devus ricevi ĝin.

Ni ĉiuj demandis “Kion faris li?  Li estas ankoraŭ nova prezidento, kiu havis la oficon ne eĉ dek monatoj.  Li komencis multajn aferojn, sed ne finis ankoraŭ ion ajn.  Kial ili donis al li la premion?”

Kaj ni ŝatas Obama!

Eĉ Obama mem diris ke li ne meritas la premion.

Ĉi-matenon, mia amikino de Norvegio sendis al mi retpoŝton, en kiu ŝi eksplikas la norvegiajn pensojn:

La mondo plidanĝeriĝis kiam Bush regis Usonon.  Obama jam ege trankviligis tiun situacion.  Mi supozas, en Norvegio, ke la unua penso temas pri Rusio.  Bush faris preskaŭ ĉion, kion si eblis, por kolerigi tiun nacion.  Kredu al mi, neniu en Eŭropo ŝatas koleran Rusion, kaj neniu vere fidas tiun nacion, plejparte dum Putin (malnova KGB) regas ĝin.  (La opinio estas ke Medvedev = Putin).  Dum ĉiuj el la jaroj de la malvarmmilito, kaj poste, la loko de iu ajn “varmmilito” estus Eŭropo.  Eŭropo konas tion.  Kaj homoj ĉi tie estas pli konsciaj de milito hejme ol en Usono.  Partoj de Norvegio superkuriĝis de la rusianoj dum La Dua Mondmilito.  …  Do, mi suspektas ke lia diplomatio rilate al Rusio estis kontribua faktoro.

Ŝi skribis pli, pritemante kelkajn aliajn aferojn (la parolo en Egiptio, la deziro por generala instigo de li, ktp.).  Kaj nun mi komprenas la aferon plibone, de la vidpunkto de Norvegio, kaj Eŭropo.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Oktobro, 2009 at Usono.