Obama Kaj La Nobel-Premio

10.10.2009 § 4 komentoj

Hieraŭ mi surpriziĝis aŭdi ke Obama gajnis la Nobel-Premion Pri Paco.  Mi parolis kun multaj el miaj kunlaborantoj, kaj ili surpriziĝis ankaŭ.  El ĉiuj el la Obama-subtenantoj kiujn mi konas (multaj homoj), neniu opiniis ke li devus ricevi ĝin.

Ni ĉiuj demandis “Kion faris li?  Li estas ankoraŭ nova prezidento, kiu havis la oficon ne eĉ dek monatoj.  Li komencis multajn aferojn, sed ne finis ankoraŭ ion ajn.  Kial ili donis al li la premion?”

Kaj ni ŝatas Obama!

Eĉ Obama mem diris ke li ne meritas la premion.

Ĉi-matenon, mia amikino de Norvegio sendis al mi retpoŝton, en kiu ŝi eksplikas la norvegiajn pensojn:

La mondo plidanĝeriĝis kiam Bush regis Usonon.  Obama jam ege trankviligis tiun situacion.  Mi supozas, en Norvegio, ke la unua penso temas pri Rusio.  Bush faris preskaŭ ĉion, kion si eblis, por kolerigi tiun nacion.  Kredu al mi, neniu en Eŭropo ŝatas koleran Rusion, kaj neniu vere fidas tiun nacion, plejparte dum Putin (malnova KGB) regas ĝin.  (La opinio estas ke Medvedev = Putin).  Dum ĉiuj el la jaroj de la malvarmmilito, kaj poste, la loko de iu ajn “varmmilito” estus Eŭropo.  Eŭropo konas tion.  Kaj homoj ĉi tie estas pli konsciaj de milito hejme ol en Usono.  Partoj de Norvegio superkuriĝis de la rusianoj dum La Dua Mondmilito.  …  Do, mi suspektas ke lia diplomatio rilate al Rusio estis kontribua faktoro.

Ŝi skribis pli, pritemante kelkajn aliajn aferojn (la parolo en Egiptio, la deziro por generala instigo de li, ktp.).  Kaj nun mi komprenas la aferon plibone, de la vidpunkto de Norvegio, kaj Eŭropo.

§ 4 Responses to Obama Kaj La Nobel-Premio

  • Toño diras:

    Fakte, plejmulto de la homoj ankaŭ en Eŭropo ne komprenis tiun premion nun. Tro frue.
    Eble vi jam legis mian artikolon en Libera Folio pri la akuzoj fare de iuj homoj en Usono, ke Obama favoras Esperanton, kvazaŭ tio estus negativa.
    http://www.liberafolio.org/2009/nobelpremiito-obama-akuzata-pri-esperantismo/

  • Dirk Bindmann diras:

    La klarigon de via norvega amikino mi opinias parte dubenda. Ŝi prezentas Ruslandon, kvazaŭ ĝi estus grava minaco al Norvegio. “Partoj de Norvegio superkuriĝis de la rusianoj dum La Dua Mondmilito.” Ial via amikino forgesis, ke dum la Dua Mondmilito Norvegio tute ne ekzistis kiel sendependa ŝtato, sed estis regata de germanaj faŝistoj. Ili de norvega teritorio atakis Sovetan Union. Kial tiu ne reataku kaj detruu la faŝistan peston? Ke via amikino nun povas vivi en libera lando, tion ŝi danku ankaŭ al 26 milionoj da sovetiaj viktimoj, kiuj pagis per siaj propraj vivoj, ke Berlino finfine estis konkerita kaj Eŭropo ne sub la jugo de Hitler kaj siaj barbaroj.

    Pri nobelpremio por Obama:

    Tio estas ja iom surpriza, kaj Obama la nobelpremion certe ne meritas pro jamaj agoj. Tamen tiu decido estas pravigebla. La nobelpremioj pri paco jam ofte estis aljuĝitaj ne pro personaj meritoj, sed por aktive influi la internacian politikon. Por Obama eblas eĉ pluraj motivoj:

    1-e Obama estas historia simbolo. Rememoru ke Usono ĝis antaŭ nur kelkaj jardekoj estis rasisma ŝtato, kie homoj kun nigra haŭto ne havis bazajn homajn rajtojn. Nun tia homo fariĝis prezidanto de Usono. Nur tiu historia evento meritas agnoskon per nobelpremio, eĉ tute sendepende de la persono Obama.

    2-e Obama estas simbolo persona. Li enkondukis novan politikan stilon post jaroj de danĝera regado de Bush, kiu provokis gravajn internaciajn konfliktojn. Obama donis al multaj homoj la esperon je pli paca mondo.

    3-e La nobelpremio influas la politikon de Obama je morala nivelo. Ĝis nun Obama malmulton atingis. La aljuĝo de la nobelpremio provas morale devigi Obaman je konkretaj agoj por pli bona mondo.

  • la Grafo diras:

    Mi subtenas komenton de Dirk Bindmann.

    La Nobel-Premion Pri Paco estas politika merito. Do, povas doni ĝin ne nur post rezultoj, sed ankaŭ por nova perspektiva monda politico – kia estas la okazo.

    Estimata amiko, mi pensas, ke opinio de unu persono malfacile povas esti “vidpunkto de Norvegio kaj Eŭropo”.

  • Paula diras:

    Kaj ni ŝatas Obama!

    Estu: Kaj ni ŝatas Obaman! (aŭ Obama-n)

    🙂

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Obama Kaj La Nobel-Premio at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: