NI Komplete

25.10.2009 § 8 komentoj

Antaŭ kelkaj semajnoj, mi mendis (kaj ricevis) aron de softvaraj sintezatoroj de Native Instruments (NI).  La aro nomiĝas “Komplete 6“, kaj enhavas ses sintezatorojn.  Tiuj sintezatoroj estas tre multekostaj tiam, kiam oni aĉetus ilin aparte ($1713 usonaj dolaroj).  Sed, ĉar mi jam posedis unu el la aro, mi povis aĉeti ĉiujn por nur $339.  Do, dum la lastaj kelkaj semajnoj, mia vera loko estis en la lando de sintezatoroj.

La instrumentoj nomiĝas: Absynth, FM8, Battery, Reaktor, Massive, kaj Kontakt.  Ĉiuj estas malsamaj de la aliaj, kaj do ĉiuj havas malsamajn fortojn kaj malfortojn.  Tamen, ĉiuj sonas tre bonaj – tiuj instrumentoj ofte uziĝas por la sonstrekoj de kinfilmoj aŭ televidaj spektakloj.

Do, mi komencis komponi novajn muzikojn, kun miaj novaj instrumentoj.  Mi estas lerta je komencado, tamen.  Finado estas pli malfacila.

Do, dum mi ludis kun miaj novaj ludiloj, mi ne respondis al miaj komentantoj de la lastaj kelkaj afiŝoj.

Do…

Mi ne kredas ke unu homo en Oslo povas ekspliki LA vidpunkton de Norvegio kaj Eŭropo, ĉar ne estas UNU vidpunkto.  Ĉu vi kredas ke mi estas ia stultulo?  🙂  Sed, la vidpunkto de homo en Eŭropo, pri Eŭropo, estas probable pli signifa ol la vidpunkto pri Eŭropo de homo en (ekzemple) Kansas.  La norvegianoj donis la premion al Obama, miaj usonaj amikoj ne komprenis, kaj mia norvegia amikino donis al mi kompreneblajn kialojn.  Ĉu mi forĵeti ŝian opinion, ĉar ŝi ne povas paroli por ĉiuj homoj en Eŭropo?  Se estas UNU homo en Eŭropo kiu ne akordas, ĉu tiam ŝiaj kialoj ne ĝustas?  Pfft.

Rilate al nomoj…  Tiam, kiam mi uzas neesperantajn nomojn (Obama, Judy, Native Instruments, ktp.), mi konsideras ilin fremdaj terminoj.  Mi ne ŝanĝas iliajn literumadojn, kaj ne traktas ilin kiel esperantaj vortoj.  Mi opinias ke la reguloj de Esperanto ne aplikiĝas al ili.  Tial, mi ne uzas la akuzativan finon por ili.  Se mi uzas SVOn kiam mi uzas fremdajn nomojn, mi opinias ke la signifo klaras.  La aldono de -n al vortoj kiuj ne estas konstruitaj ricevi ĝin ne ĝustas.  “Judyn” estas terura!  Mi preferas skribi “Judy”, eĉ kiam ŝi estas la rekta objekto.

§ 8 Responses to NI Komplete

  • fabigen diras:

    Al mi ŝajnas pli terura la fiksita vortordo SVO. Por multaj lingvoj tia rigideco ne estas akceptebla. Cetere mi ne komprenas kial al vi ŝajnas terura “Judyn” kaj ne “SVOn”. Min tute ne ĝenas la unua tamen mi preferus intermeti linieton pro respekto de propra nomo. (Judy-n) Tiuj okazoj kiam vi nepre devas akuzativigi propran nomon estas sufiĉe maloftaj. En la plejparto de la okazoj ĝi estas ĉiam evitebla.

    fabigen

  • Skatĉjo diras:

    Mi ne rajtas ŝanĝi la nomojn de aliaj homoj. La aldono de -n al la nomo de iu estas ŝanĝi ĝin. “SVO” estas nur mallongigo, ne nomo, do ne genas al mi aldoni -n al ĝi.

    Mi akordas ke SVO ne estas parto de Esperanto. Neesperantaj nomoj ankaŭ ne estas parto de Esperanto. Do, mi simple elektas unu kontraŭ la alia.

    • fabigen diras:

      Se ni konsideras la ĝeneralan uzmanieron de la lingvo: vi pravas kaj mi malpravas. Tamen en la sekva frazo mi havas mankosenton: Hieraŭ mi ekkonis Judy. En tiuj kazoj mi preferas eviti tiun mankosenton kaj mi diras:Hieraŭ mi konatiĝis kun Judy. Sed mi povus diri ankaŭ jene Judy-n mi ekkonis antaŭ multaj jaroj…(surdulo) Kiun?
      La sinjorinon Judy, kiun mi prezentis al vi hieraŭ.

      Fabigen 🙂

  • Paula diras:

    Dimanĉon, mi finfine havis meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj sian filinon Nora.

    Estu: Dimanĉon, mi finfine havis meztagmanĝon kun mia amikino Judy kaj ŝia filino Nora.

  • Paula diras:

    I like to use the accusative -n even on non-Esperanto names. I think “Judyn” looks fine, and the Y is functioning as a vowel here, so it can be spoken as well. So it’s just a personal preference.

    However, you are correct that you may omit it, according to PMEG, 35.2 Finaĵoj.

    I consider the PMEG as the authority on modern and correct Esperanto.

    • Skatĉjo diras:

      And as I said, I prefer not to use the accusative in this case, as I don’t believe in changing people’s names. I don’t add -o’s to their names either. I didn’t always follow this rule, so it is easy to find counterexamples in my earlier posts. I think it’s only relatively recently that I decided to try and get consistent about it.

      The PMEG is quite good, but is not universally regarded as THE* authority on correct Esperanto. But it is well regarded, Bertilo has certainly put a lot of good work into it, and it is a very thorough presentation of modern Esperanto. I have a hardcover copy and refer to it fairly frequently.

      —–

      * In the opinion of myself and many others, Zamenhof is the only authority as far as correct Esperanto goes.

  • fabigen diras:

    Jen mallonga citaĵo el la Fundamenta Krestomatio, mi supozas ke temas pri tradukaĵo de oĉjo Zam Zam: Kiam la sekvantan tagon Setten venis en la loĝejon de sia amiko, li mirante lin vidis jam vestita en nigra surtuto kun kravato kaj gantoj blankaj. Stetten ne bezonis longe demandi. -Ĉu vi iras al la komerca konsilisto Balding? -Jes.
    -Kaj kion vi respondos kiam tiu ĉi vin demandos: sinjoro juĝisto, kion vi deziras? -Nur unu vorton Stetten. -Kaj tiu ĉi vorto estos?…
    -Ella’n.

    PS:
    Terure!…Estas interese ke por hungaroj estus pli terure senakuzative. 🙂

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading NI Komplete at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: