Trankvila Vivo

21.11.2009 § Komenti

La venonta semajno estos la semajno de Dankfesto, ĉi tie en Usono, do ĝi estos mallonga, tritaga, laborsemajno.  Ĵaŭdon mi iros al la domo de mia frato kaj lia koramikino por Dankfestmanĝo.  Merkredon, mia frato iros al la urbo de Seaside por alporti mian patron ĉi tien por la festo.

Dum iom da jaroj, mi ne havas lokon aliri por Dankfesto aŭ Kristnasko, sed ci-jare mi faros (almenaŭ dum Dankfesto).

Mi pigris dum la lasta monato, kaj ne ĝisdatigis mian taglibron ekde la 25a de oktobro.  Kaj nun estas malfrua novembro.  Sed, ne multe okazis.  Ni havas novan projekton laboreje, sed ĝi ne vere komencos ĝis januaro.  Alie, mi ĵus vivis trankvile, tago al tago.

Kaj mi kaj mia antaŭa projektestro kunmanĝis, kaj vidis kinfilmon, lastan semajnfinon.  Ni vidis “Zombieland” kun Woody Harrelson.  Eble ĝi ne estas la plejbona kinfilmo iam ajn farita, sed ĝi amuzis sufiĉe.

Ekde tiam, kiam mia antaŭa projektestro foriris de mia kompanio, ŝia vivo estis tre bona!  Ŝia edzo havas novan postenon en Havajo, ŝi trovis novan portempan laboron en Portlando (kun Nike), estis ofertita novan laboron en Havajo (kun Hawaiian Airlines), kaj vendis ŝian domon.  Dum malfrua decembro ŝi finfine translokiĝos Havajen.  Dum ĉiuj el la dek jaroj kiam mi konis ŝin, ŝi volis translokiĝi Havajen.  Kaj baldaŭ ĝi vere okazos.  Ŝia maldungiĝo de mia kompanio ne estis malbonaĵo, eĉ iomete.  Dum la daŭra ekonomia krizo, ŝi trovis du laborpostenoj kaj vendis ŝian domon!  Mi opinias ke ŝi devas beniti de la dioj.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Novembro, 2009 at Usono.