Feliĉan Kristnaskon Al Ĉiuj!

24.12.2009 § 1 komento

Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj el miaj legantoj, kaj ankaŭ al ĉiuj el tiuj, kiuj estus miaj legantoj, se nur ili parolis Esperanton kaj konis la lokon de mia taglibro.  Kaj, se iu parolas Esperanton, konas la lokon de mia taglibro, kaj ankoraŭ ne volas legantiĝi, tiam, tiukaze… nu… mi ne devus deziri al ili (li aŭ ŝi) la mizeran festaĉon kiun ili meritas, do mi deziros al ili Feliĉan Kristnaskon ankaŭ.  Evidente, mi pleniĝas sezonspirite.  🙂

Ĉi tiu laborsemajno enhavas nur tri tagojn, do hodiaŭ kaj morgaŭ mi ne bezonas labori.  La venonta semajno enhavos nur kvar tagojn, pro la novjaro.  Mi ŝatas tiun tempon de la jaro.

Kvankam, mi ne ŝatis tiun tempon de la jaro, antaŭ unu jaro.  Tiam, ni havis tro multe da neĝo – mi priplendis kaj priploris ĝin senfine tiutiame, kiujn vi povas legi, se vi volas, ĉi tie en mia taglibro.  Ĉi-jare, ni havas (ĝis nun) ne neĝon.  Vere, mi feliĉegas.  Mi ne bezonas vidi neĝon iam ajn denove (kvankam mi scias malfeliĉe ke mi nepre faros).

Mi opinias ke la lasta jardeko tre malbonis por Usono kaj por la mondo.  Mi feliĉe manflirtas ĝin adiaŭ*, kaj bonvenigas la novan jaron kaj jardekon anticipe, kaj kredas ke ili devas pliboni ol la lastaj.

———-

* Jes, mi scias ke, verdire, la 200x jardeko ne finiĝas ĝis la fino de 2010 (ĉar estis ne jaro 0; jardekoj kaj jarcentoj komenciĝas kun 1, kaj finiĝas dum jaroj kies fincifero estas 0).  Mi ne zorgas – laŭ mi, la venonta jardeko komenciĝas kun 2010-1-1; ni bezonas finiĝi kun la ‘0x-oj.

Advertisements

Sanreveno Kaj Aktualaj Eventoj

12.12.2009 § Komenti

Nu, mia malvarmumo estas preskaŭ foririta.  Mi iris al mia laborejo hieraŭ, kvankam mi ne sentis tutsana.  Kaj hodiaŭ mi sentas preskaŭ sana, do mi opinias ke la malsano estas finita.  Ĉiukaze, la lasta semajno estis terura.  Almenaŭ ĝi ne estis porkgripo – tiam la semajno estintus aĉega.

Do, kio estis la okazaĵoj de la lasta semajno, ekstere al mi?

Obama iris al Norvegio kaj ricevis la Nobel-Premion Pri Paco. Mi ne havas multajn pensojn pri tiu.  Lia akcepta parolo estis bona, kvankam la ideo ke iu ricevus la premion dum la sama semajno en kiu li komandis 30000 novajn soldatojn pli al la afgana milito estas… stranga.  Sed, mi komprenas la ideon de justmilito, kaj opinias ke la afgana tielas (mi ankaŭ opinias ke la iraka milito ne estas).

La vero pri la (ŝajne) multaj virinoj kiujn Tiger Woods… konis… publikiĝis. Mi opinias ke tiu novaĵrakonto estas simila al la novaĵrakonto de la morto de Michael Jackson.  Certe la novaĵoj estas gravaj inter la partoprenantoj.  Sed mi ne estas partoprenanto.  Mi ne konas Tiger aŭ lia familio persone.  Do, kial mi volus aŭdi pri tiuj aferoj ĉiutage?  Mi ne volas, ĉar mi ne zorgas.  Sed, ĉiutage, mi aŭdas pli pri lia senfideleco.  Jes, la rakonto estis skoptofilie interesa eble dum la unua aŭ dua tago.  Post tio?  Ne.

La sanzorga debato daŭras. Kaj daŭras, kaj daŭras, kaj daŭras.  Kaj mi opinias ke, post ĉiuj el la debato, ni ricevos nenion plibonan ol tio, kion ni jam havas.

Malsana Denove

08.12.2009 § 1 komento

Ekde lasta vendredo, mi malsanas.  Nur iomete vendredon, pli sabaton, kaj multe pli dimanĉon.  Hieraŭ kaj hodiaŭ mi restis hejme el laboro.  Pli malfrue ĉi-jare ni finis projekton ĉe mia oficejo, kaj morgaŭ ni festos la sukceson de la projekto.  Mi kredas ke mi ne povos partopreni.  😦

Mi ne opinias ke ĝi estas gripo (porka aŭ alia).  Nur (tre forta) malvarmumo.  Mi jam malsanis ĵus antaŭ du monatoj.  Mi malamas malsanadon.

Mi ne havas multajn priskribi.  Mia cerbo ne funkcias bone ĉi-tempe.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Decembro, 2009 at Usono.