Feliĉan Kristnaskon Al Ĉiuj!

24.12.2009 § 1 komento

Feliĉan Kristnaskon al ĉiuj el miaj legantoj, kaj ankaŭ al ĉiuj el tiuj, kiuj estus miaj legantoj, se nur ili parolis Esperanton kaj konis la lokon de mia taglibro.  Kaj, se iu parolas Esperanton, konas la lokon de mia taglibro, kaj ankoraŭ ne volas legantiĝi, tiam, tiukaze… nu… mi ne devus deziri al ili (li aŭ ŝi) la mizeran festaĉon kiun ili meritas, do mi deziros al ili Feliĉan Kristnaskon ankaŭ.  Evidente, mi pleniĝas sezonspirite.  🙂

Ĉi tiu laborsemajno enhavas nur tri tagojn, do hodiaŭ kaj morgaŭ mi ne bezonas labori.  La venonta semajno enhavos nur kvar tagojn, pro la novjaro.  Mi ŝatas tiun tempon de la jaro.

Kvankam, mi ne ŝatis tiun tempon de la jaro, antaŭ unu jaro.  Tiam, ni havis tro multe da neĝo – mi priplendis kaj priploris ĝin senfine tiutiame, kiujn vi povas legi, se vi volas, ĉi tie en mia taglibro.  Ĉi-jare, ni havas (ĝis nun) ne neĝon.  Vere, mi feliĉegas.  Mi ne bezonas vidi neĝon iam ajn denove (kvankam mi scias malfeliĉe ke mi nepre faros).

Mi opinias ke la lasta jardeko tre malbonis por Usono kaj por la mondo.  Mi feliĉe manflirtas ĝin adiaŭ*, kaj bonvenigas la novan jaron kaj jardekon anticipe, kaj kredas ke ili devas pliboni ol la lastaj.

———-

* Jes, mi scias ke, verdire, la 200x jardeko ne finiĝas ĝis la fino de 2010 (ĉar estis ne jaro 0; jardekoj kaj jarcentoj komenciĝas kun 1, kaj finiĝas dum jaroj kies fincifero estas 0).  Mi ne zorgas – laŭ mi, la venonta jardeko komenciĝas kun 2010-1-1; ni bezonas finiĝi kun la ‘0x-oj.

§ One Response to Feliĉan Kristnaskon Al Ĉiuj!

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Feliĉan Kristnaskon Al Ĉiuj! at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: