Malsana Katino

14.01.2010 § 3 komentoj

Mi esperas ke ĉiuj el miaj legantoj ĝuis feliĉan novjaron!  Jes, estas nun mezjanuaro, do miaj novjaraj bondeziroj estas iom malfruaj.  Sed, mi ankoraŭ volis diri ilin.

Dum la lasta semajno, mia katino, Anna, iĝis tre malsana.  Unue, ŝi ŝajne geniĝis dum manĝado; ŝajnis ke ŝia buŝo doloris sin, kaj ŝi nur malfacile maĉis.  Ŝi ne manĝis ĉion, kion mi donis al ŝi, kaj falis multe da la manĝaĵo.  Poste, ŝi trinkis multege da akvo; ŝi trinkis daŭre dum kelkaj minutoj.  Lap, lap, lap, lap, lap… Por minutoj.  Tiu okazis denove dum la sekva tago.

Post kelkaj tagoj, ŝi komencis aspekti tre laca kaj malsana.  Dimanĉon, ŝi ne manĝis.  Lundon, mi prenis ŝin al la bestkuracisto.  Li diris ke ŝi havis kelkajn ulceretojn en la anguloj de ŝia buŝo, kaj donis fortan medicinon al ŝi.  Alie, li diris ke ŝi ŝajnis sana.  Mi prenis ŝin hejmen.

La sekvan tagon, ŝi manĝis nur iometon.  Merkredon, ŝi ne manĝis, kaj ne trinkis, kaj estis tre, tre lacega.  Ŝi aspektis tre malsana, ankaŭ; eĉ ŝia pelto aspektis malpura kaj malorda, kaj ŝi faris nenion alian ol dormado.  Hodiaŭ, mi reprenis ŝin al la bestkuracisto, denove.  Li ne scias kial ŝi estas malsana, do li volas fari pli provojn dum kelkaj tagoj.  Mi devas preni ŝin denove al la bestkuracisto morgaŭ, kaj ne prenos ŝin hejmen ĝis sabato.  Ĉi-vesperon, ŝi nek manĝis nek trinkis.

Estas malbona semajno por mia katino.  Kaj mi ankaŭ.  Ŝi evidente ne sentas bona, kaj do mi malfeliĉas por ŝi.  Mi esperas ke la bestkuracisto povas helpi ŝin.

§ 3 Responses to Malsana Katino

  • Kiel fartas Anna? Mia propra kato freŝdate suferis pro la samajn simptomojn. La bestkuracisto neniam eltrovis la kialon de lia malsano. Fine, mi forlasis ĉiujn la alopatiajn kuracilojn. De tiam li nur estas kuracita kun homeopatiaj kuraciloj. Nuntempe, li tre bone fartas! Se vi deziras informojn pri la homeopatiaj kuraciloj ke vi povas uzi en tiu kazo, mi bonvole respondos vin pere de retpoŝto, ĉar estas tro longa por ekspliki publike. Atendante, mi deziras al vi Bonan kaj Feliĉan Jaron 2010 kun via katino…

  • Skatĉjo diras:

    Dankon, Marie.

    Ne necesas doni al mi la informojn pri la kuracilo. Anna mortis ĉi-matene. 😦

  • Hoo! 😥 Mia mesaĝo jam atingis vin tro malfrue. Mi bedaŭras kaj kompatas al via doloro…

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Malsana Katino at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: