Printempo Alvenas Denove

14.03.2010 § 3 komentoj

Lastan semajnon ni ricevis la lastan tuŝon de vintra neĝo (nur iom da malsekaj neĝeroj, kiuj ne daŭris surtere).  Kaj nun mi vidas ke la vetero estas pli printempa ol vintra.  Estas ankoraŭ ĝenerale malvarme, sed iuj el la lastaj tagoj estis preskaŭ varmaj.  Denove, (kaj mi skribas tiun jare) la printempo alvenos baldaŭ.

Mia kato Ted ankoraŭ ŝajnas senti la mankon de lia fratino.  Li krias multe, kiun li ne antaŭe faris, kaj mi kredas ke li sentas sin sola.  Mi ne scias kion fari, ĉar mi ne volas alian katon (aŭ alian novan dorlotbeston).  Mi pensis pri la fordonado de li al iu alia – eble al maljunulo kiu ĉehejmas pli ol mi –  sed mi ne volas fari tiel ĉar mi ne povas scii (certe) ke aliulo traktos lin bone.  Mi estas responsa por li.

Miaj lastaj du afiŝoj eldoniĝis dum la 14a de januaro kaj la 14a de februaro, kaj la afiŝo de hodiaŭ estas ankaŭ dum la 14a de la monato.  Malbone!  Mi devus skribi pli ofte.  Mia vivo estas tre trankvila, tamen, kaj ne ĉiam ke io okazas.  Kiu, mi kredas, estas problemo kun mia vivo.  Mi devus fari pli ol mi faras.  Trankvilo estas bona, sed tro multe da trankvilo enuigas.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Marto, 2010 at Usono.