Printempo Alvenas Denove

14.03.2010 § 3 komentoj

Lastan semajnon ni ricevis la lastan tuŝon de vintra neĝo (nur iom da malsekaj neĝeroj, kiuj ne daŭris surtere).  Kaj nun mi vidas ke la vetero estas pli printempa ol vintra.  Estas ankoraŭ ĝenerale malvarme, sed iuj el la lastaj tagoj estis preskaŭ varmaj.  Denove, (kaj mi skribas tiun jare) la printempo alvenos baldaŭ.

Mia kato Ted ankoraŭ ŝajnas senti la mankon de lia fratino.  Li krias multe, kiun li ne antaŭe faris, kaj mi kredas ke li sentas sin sola.  Mi ne scias kion fari, ĉar mi ne volas alian katon (aŭ alian novan dorlotbeston).  Mi pensis pri la fordonado de li al iu alia – eble al maljunulo kiu ĉehejmas pli ol mi –  sed mi ne volas fari tiel ĉar mi ne povas scii (certe) ke aliulo traktos lin bone.  Mi estas responsa por li.

Miaj lastaj du afiŝoj eldoniĝis dum la 14a de januaro kaj la 14a de februaro, kaj la afiŝo de hodiaŭ estas ankaŭ dum la 14a de la monato.  Malbone!  Mi devus skribi pli ofte.  Mia vivo estas tre trankvila, tamen, kaj ne ĉiam ke io okazas.  Kiu, mi kredas, estas problemo kun mia vivo.  Mi devus fari pli ol mi faras.  Trankvilo estas bona, sed tro multe da trankvilo enuigas.

§ 3 Responses to Printempo Alvenas Denove

  • ignatius881 diras:

    Saluton el Hispanujo.

    Mi ne multe ŝatas la printempon. Mi preferas pli la aŭtunon kaj iom la vintron. Sed mi devas atendi.

    Mi ankaŭ multe ŝatas la katojn. Sed la morto de unu el viaj katoj estis malbona afero.

    Nu, ĝis via venonta artikolo.

    Ha, ĉu mi povas kopii la tekston de via paĝo “What IS All This?” en mian blogon?

    Dankon.

  • Skatĉjo diras:

    “Ĉu mi povas kopii la tekston de via paĝo “What IS All This?” en mian blogon?”

    Se vi volus la tekston ankoraŭ en la angla, mi preferus ke vi nur ligas al mia paĝo. Kvankam, se vi volus traduki ĝin al la hispana (aŭ alia lingvo), tiukaze jes, vi povas meti ĝin viapaĝe.

  • ignatius881 diras:

    Dankon, mi preferas la ligilon 😀

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading Printempo Alvenas Denove at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: