96 Jaroj

19.04.2010 § 2 komentoj

Mi forgesis mencii, en mia lasta afiŝo, unu aferon, kiu menciindas.  La 12an de aprilo, mia patro atingis 96 jarojn.

Li naskiĝis dum la jaro kiu komencis La Unuan Mondmiliton.  Li havis multajn aventurojn trans la okcidenta marbordo de Usono (plejparte en La Granda Pacifika Nordokcidento), dum lia vivo.  Li instruis la anglan al la aleŭtanoj en Alasko, estis ĵurnala raportisto en Los Angeles, skribis multajn nefikciajn librojn por la eldonisto Harper & Row, prenis sian familion al Aŭstralio (kaj reen), kaj multaj aliaj aferoj.

Nuntempe, promenado malfacilas por li, sed alikaze li plene bonsanas.  Lia fratino havas 95 jarojn, kaj ankoraŭ vivas, kaj ambaŭ el iliaj gepatroj (miaj geavoj) atingis pli ol 90 jaroj.  Li trinkis alkoholon kaj fumis pipon dum sia tuta vivo, sed tiu verŝajne ne gravis.  Mi opinias ke lia flanko de la familio estas tre longvivema (kontraŭe, la flanko de mia patrino ne tielas;  miaj tiuflankaj geavoj apenaŭ atingis iliajn 80ajn jarojn, kaj mia patrino atingis nur 67).

Li loĝas sufiĉe for de mi ke mi ne povis veturi al li dum la 12a.  Do, mi telefonis kaj tiel donis al li miajn bondezirojn.  Espereble, mi vidis lin pli malfrue ĉi-monate (aŭ frue dum la sekva).

§ 2 Responses to 96 Jaroj

  • Toño diras:

    Estas agrable kiam oni atingas tiun aĝon, en relative bona stato kaj kun riĉa vivo. Gratulon al li!

  • roland diras:

    jes mi rimarkas ke multaj fumantoj famaj (plus via patro unu pli) vivis tre longe (ekzemple A.S. Neill, Bertrand Russel, Gustave Thibon, Compay Segundo, Charles Vanel, Marlène Dietrich, J-P sartre, ktp), do kiam oficiala propagando volas kredigi nin, ke fumi tiom danĝeras, ke estas ĉefa minaco al sano, ke se vi fumas vi tuj mortos pri kancero ktp, hmm! …

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading 96 Jaroj at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: