iPad

09.05.2010 § 7 komentoj

Mi ne povis atendi plu, do, dum la 30a de aprilo, mi aĉetis Apple iPad.  Mia plano estas uzi ĝin nur hejme kaj kontore, do mi ne bezonas la 3Gan modelon, kaj tial mi aĉetis ĵus la Wi-Fian version (kiu kostas po $130 malpli ol la 3Ga modelo).  Mi opinias ke la 16 GB modelo estas tro malgranda, kaj la 64 GB versio estas tro granda (kaj tro multekosta), do mi elektis la 32 GB version.

Dum la tuta semajno post mia aĉeto, mi uzis la iPad multe.  Tre multe.  Mi kredas ke mi nun vidas la estonton de konsumanta komputilado.  Dum multaj lastatempaj jaroj, mi opinias ke la mondo de komputilado stagnis.  Komputiloj plirapidiĝis, kaj povis stapli pli kaj pli aĵojn, sed plejparte hodiaŭ estas tre similaj al pasinttempaj komputiloj.  Sed, la iPad estas tre malsimila de aliaj tipoj de komputiloj.  Ĝi estas io nova (kvankam estis iom da tabelaj komputiloj pasinttempe, ili ne sukcesis, kaj mi kredas ke Apple, kun la iPad, finfine solvis multe da la problemoj kun ili).

Verdire, mi amas mian novan iPad.  Ĝi estas ĝojo uzi.  Unue mi sentis la mankon de muso kaj klavaro, sed baldaŭe trovis ke mi ne bezonis ilin.  La klavaro en la iPad iomete malfacilas surtajpi, sed, kun iom da praktiko, funkcias bone.  Mi povas tajpi sur ĝi preskaŭ tiel rapide kiel mi povas tajpi sur normala klavaro.  La sento ne samas, sed ĝi ankoraŭ estas uzebla.

Multe da la “app”-oj (iPad programoj) senkostas, kaj mi elŝutis preskaŭ 50 da ili.  La plejparto de la aĉeteblaj “app”-oj malmultekostas (proksimume $5, usondolare, kaj eĉ $0.99 por multe).  Ĝis nun mi ne aĉetis iujn ajn, sed nur elŝutis la senkostajn.

La baterio daŭras pli ol dek horoj (dum mia retlibreto, kiun mi aĉetis dum januaro, daŭras nur du horoj kun unu ŝarĝo).  La iPad interfaco tre facilas uzi, kaj mi amas la manieron per kiu ekrana teksto glitas kiam mi puŝas ĝin fingre.

La iPad ne povas anstataŭigi surtablajn komputilojn, ĉar estas iom da aferoj kiuj pli facilas fari kun normalaj komputiloj.  Sed, por la plejparto de aferoj el kiuj ni uzas komputilojn (retumado, retpoŝtado, ludado, ktp.), la iPad facile sufiĉas.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Majo, 2010 at Usono.