iPad

09.05.2010 § 7 komentoj

Mi ne povis atendi plu, do, dum la 30a de aprilo, mi aĉetis Apple iPad.  Mia plano estas uzi ĝin nur hejme kaj kontore, do mi ne bezonas la 3Gan modelon, kaj tial mi aĉetis ĵus la Wi-Fian version (kiu kostas po $130 malpli ol la 3Ga modelo).  Mi opinias ke la 16 GB modelo estas tro malgranda, kaj la 64 GB versio estas tro granda (kaj tro multekosta), do mi elektis la 32 GB version.

Dum la tuta semajno post mia aĉeto, mi uzis la iPad multe.  Tre multe.  Mi kredas ke mi nun vidas la estonton de konsumanta komputilado.  Dum multaj lastatempaj jaroj, mi opinias ke la mondo de komputilado stagnis.  Komputiloj plirapidiĝis, kaj povis stapli pli kaj pli aĵojn, sed plejparte hodiaŭ estas tre similaj al pasinttempaj komputiloj.  Sed, la iPad estas tre malsimila de aliaj tipoj de komputiloj.  Ĝi estas io nova (kvankam estis iom da tabelaj komputiloj pasinttempe, ili ne sukcesis, kaj mi kredas ke Apple, kun la iPad, finfine solvis multe da la problemoj kun ili).

Verdire, mi amas mian novan iPad.  Ĝi estas ĝojo uzi.  Unue mi sentis la mankon de muso kaj klavaro, sed baldaŭe trovis ke mi ne bezonis ilin.  La klavaro en la iPad iomete malfacilas surtajpi, sed, kun iom da praktiko, funkcias bone.  Mi povas tajpi sur ĝi preskaŭ tiel rapide kiel mi povas tajpi sur normala klavaro.  La sento ne samas, sed ĝi ankoraŭ estas uzebla.

Multe da la “app”-oj (iPad programoj) senkostas, kaj mi elŝutis preskaŭ 50 da ili.  La plejparto de la aĉeteblaj “app”-oj malmultekostas (proksimume $5, usondolare, kaj eĉ $0.99 por multe).  Ĝis nun mi ne aĉetis iujn ajn, sed nur elŝutis la senkostajn.

La baterio daŭras pli ol dek horoj (dum mia retlibreto, kiun mi aĉetis dum januaro, daŭras nur du horoj kun unu ŝarĝo).  La iPad interfaco tre facilas uzi, kaj mi amas la manieron per kiu ekrana teksto glitas kiam mi puŝas ĝin fingre.

La iPad ne povas anstataŭigi surtablajn komputilojn, ĉar estas iom da aferoj kiuj pli facilas fari kun normalaj komputiloj.  Sed, por la plejparto de aferoj el kiuj ni uzas komputilojn (retumado, retpoŝtado, ludado, ktp.), la iPad facile sufiĉas.

§ 7 Responses to iPad

  • Johano diras:

    Mi lastatempe aĉetis iPad, kiu devus alveni lundon aŭ mardon. Mi antaŭĝojas uzi ĝin.
    Kiel estas Esperanta tajpado tamen per ĝi?

  • Skatĉjo diras:

    Ĉu vi jam havas ĝin? Ĉu vi ŝatas ĝin?

    Vi povas\os vidi ke Esperanta tajpado preskaŭ maleblas*. Tamen, angla tajpado nur malfacilegas. 🙂

    —–
    * Escepte ĉe lokoj kiel la Lernu! forumo, kie vi povas uzi la x-sistemon kaj ĝi aŭtomate ŝanĝis la literojn Esperante por vi.

  • Johano diras:

    Ĝi alvenis hieraŭ! Mi ŝategas ĝin. Fakte mi pensas, ke angla tajpado estas bona. Por Esperanta teksto mi uzas alia-lingva klavaro. Se mi volas ĝustajn supersignojn, mi uzas tiun ĉi.

  • Skatĉjo diras:

    Tre bone! Gratulojn! Mi opinias ke ĝi estas mirinda maŝino, kaj vi ĝuos ĝin multe.

    La ligilo kiun vi afiŝis estas tre utila (por ĉiuj el ni esperantistoj kun iPad-oj), kaj mi ne konis ĝin antaŭe. Dankon!

  • Arono diras:

    Ankaŭ mi ĝuegas la mian. Mi estas kanadano. Mi ne povis atendi la eksterusonan lanĉon, do mi aĉetis apud la landlimo. Morgaŭ matene la iPad finfine venos al Kanado, kaj mi ne plu estos iSpeciala.

    Dankon pro Notbloko! Mi uzis ĝin por skribi tion ĉi.

  • Roland diras:

    Hmm, mi ĵus aĉetis mian unuan porteblan komputilon, kaj kun linukso kaj liberaj programoj, kaj tuŝplato antataŭ muso. Sufiĉe de novaĵoj por mi !

    Sed mia une kaj ĉefa impreso : kiom belas via nova bildo kape de via blogo !!
    kie estas tio ? ĉu vi mem faris la foton ? kiuj estas tiuj belaj flroj, kuj konsistigas veran tapiŝon?

  • Skatĉjo diras:

    @Roland – Mmmm… vere, mi estas bildŝtelisto de Flickr. Mi ne kreis la bildon sur mia taglibro, aŭ eĉ konas la homon kiu tiel faris. Sed, mi ŝatas ĉi tiun bildon (mi kredas ke la bildo estas de tulipoj, mia favorata floro), kaj, ĉi tiu printempo, sentis ke ĝi reflektis la spiriton de la sezono. Do mi senhonte ŝtelis ĝin por miaj propraj celoj.

    Mi memoras ke la bildisto skribis ke la bildo estas de Oregono (kie mi loĝas), kaj la mezbilda monto aspektas kiel unu el la oregonaj vulkanoj (probable Mt. Hood). Oregono produktas multajn tulipojn ĉiu printempo.

Respondi

Entajpu viajn informojn sube aŭ alklaku piktogramon por ensaluti:

WordPress.com Logo

Vi komentas per via konto de WordPress.com. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Twitter picture

Vi komentas per via konto de Twitter. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Facebook photo

Vi komentas per via konto de Facebook. Elsaluti /  Ŝanĝi )

Connecting to %s

What’s this?

You are currently reading iPad at Usono.

meta

%d blogantoj ŝatas tiun ĉi: