Ses Semajnoj Kun La iPad

12.06.2010 § 2 komentoj

Mi nun havis mian iPad dum ses semajnoj.  Tiam, kiam mi unue aĉetis ĝin, mi tre ekscitiĝis.  Kion pensas mi pri ĝi nun?

Nu, mi uzas ĝin ĉiutage; iam ŝajne ĉiuhore.  Dum iuj tagoj, mi eluzas la baterion antaŭtagfine, kvankam ĝi havas dek horan ŝarĝon.  Aliaj tagoj, mi uzas eble 15% el la elektra ŝarĝo (sed malofte malpli ol tio).  Ĝi havas fortpunktojn, kaj malfortpunktojn.

Unu el la malfortpunktoj estas ĝia formo.  Kvankam ĝi estas tre bela, pro ĝia konstruo oni sentas ke la iPad enmane falemas.  Pro tio, mi mendis ĉi tiun kovrilon de Amazon, kaj vere amas ĝin.  Ĝi perfektas.  Post kiam mi metis la iPad enkovrilen, ĝi tuj tenebliĝis.  Ankaŭ, mia iPad nun estas protektita de skrapoj, kaj eĉ iomete kaŝita de ŝtelistoj (en la kovrilo, la iPad aspektas kiel ordinaran tagplanilon).

Alia malfortpunkto estas tajpado.  Jes, la klavaro uzeblas.  Sed, ĉar la klavaro surekranas, kaj mi ne povas senti fingre la klavojn, mi ne povas spekti kion mi tajpas, sed devas spekti miajn fingrojn anstataŭe.  Tiel, mi faras multajn tajperarojn, kiujn mi poste devas korekti.  Do, mi tajpas mallongaĵojn sur la iPad, sed uzas mian surtablan komputilon por plilongaĵoj.  Ankaŭ, estas ne Esperanta klavaro por la iPad.  Jes, estas retlokoj kie oni povas ŝanĝi x-sistemajn literojn al ĉapelitaj, sed, por mi, estas pliĝueble uzi mian surtablan komputilon por Esperanta skribado.

La ĉefa fortpunkto de la iPad estas rapida retumado.  Ĝi tre bonegas pri tio.  Eĉ la maŝino rapidas.  Tiam, kiam oni ŝaltas ĝin, ĝi ŝaltiĝas tuj.  Ne kiel mia surtabla komputilo, kiu prenas multajn minutojn ŝaltiĝi.  La app-oj ankaŭ ŝaltiĝas rapide.  Mi povas ŝalti la iPad, kaj spekti la veteron, la trafikon, kaj la novaĵajn kapliniojn tre rapide; ĉiuj dum la tempo kiun mia komputilo uzas ŝaltiĝi.  Iom da retumado ne bonas, tamen.  Iom da retlokoj ne facile uzeblas kun la iPad – ekzemple, Lernu! ne estas bona, ĉar ĝiaj ligiloj tro etas, kaj malfacilas precize tuŝi ilin.  Ankaŭ, retlokoj kun Flash ne uzeblas (ĉar Flash ne plaĉas al Steve Jobs).

Alia fortpunkto estas kun libroj.  Surrete mi trovis multajn senkostajn (sed laŭleĝajn) elektronikajn librojn, kaj metis preskaŭ tridek el ili en mia iPad.  Mi legas ilin dum mia meztagmanĝo ĉe mia laborejo, kaj dum semajnfinoj.  Tiam, kiam mi legas unu, verdire mi sentas ke mi legas veran libron, kaj ne elektran maŝinon.  Mi tre ŝatas la iPad por legado.

En ĝia nuntempa formo, mi kredas ke la iPad estas nur konsumanta maŝino, kaj ne vere uzebla komercista ilo.  Jes, homoj povas uzi ĝin komerce, sed tio ne estas ĝia forto.  Unu jaro de hodiaŭ, mi kredas ke ni vidos multe da tabelaj komputiloj, kiel la iPad, sed kun la Android sistemo (tial malmultekostaj).  La Android sistemo estas pli malferma ol la sistemo de Apple, kaj ni vidos pli novenkondukado tiuspace.  Hodiaŭ, Android ne bonas kiel la sistemo de Apple, sed mi kredas ke ĉi tiu ŝanĝiĝos kiam pli programistoj kreos novajn programojn por Android.  Estas pli facile programi kun la Java lingvo (Android) ol Objective-C (Apple), kaj programistoj havas pli regadon super malfermaj sistemoj.  La iPad pli amuzos, sed la aliaj novaj “iPad-aj” (kaj probable malplikostaj) maŝinoj pli uzebliĝos laboreje.

Dumtempe, tamen, mi daŭras ami (kaj uzi) mian iPad.

Where Am I?

You are currently viewing the archives for Junio, 2010 at Usono.